D-ro Guido HOLZ (naskiĝis en 1920 - mortis frue en 1989) estis germana esperantisto, kiu konatiĝis en la Esperanto-movado kiel tradukinto de poemoj kaj kantoj.
Laŭ profesio, li estis gimnazia instruisto pri la germana kaj franca kaj pri katolika religio. Esperanton li eklernis jam en junaĝo kiel lernanto en Luzern, Svislando, sed li revenis al la movado nur post pli ol 40-jara interrompo. Li estis delegito de UEA en Leutkirch im Allgäu, Germanio.
Lia ĉefa verko en Esperanto estas la dulingva libro Tra(nskon)dukoj (eldonejo Armin Gmeiner, 1989), kiu entenas tradukojn de pli ol 80 poemoj el pli ol 800 jaroj de germana kulturo.
Ĉirkaŭ 50 liaj kantoj eniris la ekumenan himnaron ADORU.
Ekstermovade Guido Holz kunlaboris en la Societo por la germana lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Guido Holz, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.