Grzegorz Jerzy Turnau (naskiĝis la 31-an de julio 1967 en Krakovo) estas pola komponisto, pianisto, poeto kaj kantisto.
Grzegorz Turnau | |
---|---|
Grzegorz Turnau, 2023 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Grzegorz Jerzy Turnau |
Naskiĝo | 31-an de julio 1967 (56-jaraĝa) en Krakovo |
Edz(in)o | Maryna Barfuss |
Ĝenroj | kantata poezio |
Profesio | muzikisto, kantisto |
Instrumentoj | piano |
Aktivaj jaroj | 1984 – nuntempo |
Parencaj temoj | Piwnica pod Baranami |
Retejo | www.turnau.com.pl |
Persona informo | |
Naskonomo | Grzegorz Jerzy Turnau |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Patro | Stefan Turnau |
Edz(in)o | Maryna Barfuss |
Parencoj | Marek Kondrat |
Okupo | |
Okupo | kantisto • komponisto • diskografa artisto • aranĝisto |
TTT | |
Retejo | http://www.turnau.com.pl/ |
En 1984, kiel 17-jarulo, li gajnis la Unuan Premion (Grand Prix) dum la Festivalo de Studenta Kanto en Krakovo. Poste li aliĝis al la kabaredo Piwnica pod Baranami, komponante frapkanzonojn kiel "Znów wędrujemy", kaj en 1991 li eldonis sian unuan albumon Naprawdę nie dzieje się nic ("Vere, nenio okazas"). En 2004 li publikigis albumon Cafe Sułtan, kiu enhavis liajn proprajn versiojn de kantoj de Jeremi Przybora kaj Jerzy Wasowski.
La karakteriza stilo de Tuwim konsistas el forta, klara kantoteksto kaj muziko komponita en specialaj tonaloj kaj kun tipaj por li harmonioj, uzante instrumentojn kiel ekzemple piano (ludata de li mem), saksofono, violono kaj diversaj kornoj. Influite de tiaj artistoj kiel Marek Grechuta kaj Jan Kanty Pawluśkiewicz, lia muzikstilo estis priskribita kiel "mallaŭta ĵazo".
Li partoprenis "Ellington po krakowsku" ("Ellington krakove") de Aleksander Glondys, koncerto de famaj komponistoj de Piwnica pod Baranami ludantaj iliajn interpretojn de la muziko de Duke Ellington.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grzegorz Turnau, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.