La granda sunombrelfungo aŭ lepioto (Macrolepiota procera, sinonimo: Lepiota procera) estas manĝebla fungo kun longa stipo kaj granda ĉapelo kaj iom similas al sunombrelo tial la nomo.
Ĝi estas multaperanta specio kiu kreskas sur malsekaj herboareoj. Tiu fungo ofte troviĝas en grupoj aŭ sola kaj ofte ankaŭ aperas en sorĉistinaj ringoj. La fungo estas multe disvastiĝinta en landoj kun modera klimato.
Granda sunombrelfungo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Macrolepiota procera | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||
lepioto (Lepiota procera) | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La alto kaj larĝo de la ĉapelo povas esti eĉ 40 cm. Por fungo tio estas tre granda kaj tial eksterordinara. La pedunklo estas relative maldika kaj kiam ĝi atingis la maksimuman alton, la kresko de la ĉapelo komenciĝas. La ĉapelo havas karakterizan strukturon kiu iomete similas al serpentohaŭto.
La sunombrelfungo estas iom populara fungo en Eŭropo kaj estas tie multuzata en kuirarto. La ĉapelo estas preparata kiel speco de eskalopo. La stipo ofte estas ledeca kaj ne uzebla, escepte kiam oni faras pulvoron el ĝi.
Tiu ĉi fungo estas pro sia grandeco preskaŭ ne konfuzebla kun aliaj fungoj. Malgraŭ tio oni tamen estu singarda.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Granda sunombrelfungo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.