Göteborg (svede, IPA: ), esperante Gotenburgo, estas la dua plej granda urbo en Svedio.
Ĝin fondis en 1619 sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. La urbo situas sur la okcidenta bordo apud la elfluejo de la rivero Göta älv.
Göteborg | ||
svede Göteborg, latine Gothoburgum, angle Gothenburg, esperante Gotenburgo | ||
urbo | ||
| ||
Oficiala nomo: Göteborg | ||
Ŝtato | Svedio | |
---|---|---|
Situo | Göteborg | |
- koordinatoj | 57° 42′ 25″ N 11° 57′ 59″ O / 57.70694 °N, 11.96639 °O | |
Areo | 450 km² (45 000 ha) | |
- de aglomeraĵo | 203,67 km² (20 367 ha) | |
- de metropolo | 3 717 km² (371 700 ha) | |
Loĝantaro | 520 374 (2010) | |
- de aglomeraĵo | 549 839 | |
- de metropolo | 937 015 | |
Denseco | 1 156,39 loĝ./km² | |
- de aglomeraĵo | 2 700 loĝ./km² | |
- de metropolo | 252 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 400 10–418 79 | |
Telefona antaŭkodo | 031 | |
Situo enkadre de Eŭropo | ||
Situo enkadre de Svedio | ||
urba mapo | ||
Vikimedia Komunejo: Göteborg | ||
Retpaĝo: www.goteborg.se | ||
Gotenburgo estas la dua plej granda urbo de Svedio kun pli ol duona miliono da loĝantoj en la dense loĝata areo kaj preskaŭ 900 000 en Gotenburgo kun ĉirkaŭurboj. La urbo kunkreskis kun apudaj dense loĝataj areoj en la apudaj komunumoj Mölndal kaj Partille.
Kelkaj el la grandaj industriaj konzernoj kiel Volvo, SKF kaj aliaj bone konataj industriaj teknikaj kompanioj kiel ESAB kaj Hasselblad AB ekestis kaj havas siajn ĉefoficejojn en Gotenburgo. Granda parto de la svedaj eksporto kaj importo iras tra la haveno de Gotenburgo, kiu estas la plej granda haveno de Nordio. Gotenburgo estas ĉefurbo de la moderna sveda provinco Västra Götalands län kaj episkopa sidejo de Gotenburga diocezo de la Eklezio de Svedio.
La Universitato de Gotenburgo (svede Göteborgs universitet) estas publika universitato, kiu estis establita en 1891. Kun 37 000 studentoj kaj 6 000 dungitoj, ĝi estas unu el la plej grandaj universitatoj en la nordiaj landoj. La universitato estas konsiderata tre urba, ĉar la plej multaj el ĝiaj konstruaĵoj estas en la koro de la urbo.
La Teknologia Universitato de Ĉalmers (svede Chalmers tekniska högskola) estas privata universitato situanta en Göteborg, kiu estis establita en 1829. Pli ol 11 000 studentoj studas en la universitato. La institucio temigas la kampojn de teknologio, natursciencoj, arkitekturo kaj matematiko.
En ĝi okazis la 8-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) de la 14-a ĝis 18-a de aŭgusto 1928 kun ĉirkaŭ 400 partoprenantoj el 24 landoj. En la kongreso interkonsentiĝis konvencio inter SAT kaj LEA-oj. La kongreso akcentis la kulturan, edukan, ne-politikan kaj kontraŭdogman karakteron de SAT.
En la urbo ankaŭ okazis la SAT-kongreso en 1976 kaj la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en 2003.
Tie loĝis la esperantistoj Thorsten Torbjär kaj Märtha Andréasson.
Esperantoplatsen (La Esperantoplaco) estas loko en la distrikto Inom Vallgraven en la centra Gotenburgo.
Leono rigardas en la heraldike "malĝustan" direkton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Göteborg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.