Glomma aŭ Glåma estas la plej longa kaj akvoriĉa rivero de Norvegio, fluanta sur ties suda parto.
Ĝia plena longo estas 604 km, la akvokolekta areo estas 42.000 km², 11% de teritorio de Norvegio. La akvodebito estas 698 m³/s.
Glomma | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 604 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Skagerrak |
Geografio | |
Landoj | Norvegio |
Regionoj | Røros |
| |
La rivero fontas en alto de 690 m, ĉe la lago Aursund en proksimo de vilaĝo Røros, en regiono Sør-Trøndelag. Ĝi alfluas la Oslofjordon ĉe Fredrikstad.
Ĝia plej grava alfluanto estas la Vorma, kiu elkondukas akvon el lago Mjøsa. Vorma alfluas ĝin ĉe Nes.
La rivero trairas grandegajn arbarojn, Glomma estis tradicie plej grava vojo de arbotrunka flosigado en Norvegio. Pro la proksimeco de la bazmaterialo, de la akvo kaj de la akvovojo, la industrio preferis la riverapudon. Ĉe la riverdelto abundas la prilaboraj uzinoj, multaj gravaj en Norvegio.
La rivero Glomma en proksimo de Oslo (ĉe Fetsund) alfluas la lagon Øyeren kaj tiel estiĝas la plej granda landointerna riverdelto de Eŭropo. Tiu delo daŭras en la kontraŭa flanko de la lago. La rivero demetas grandan amason da ŝlimo, kiun oni elakvigas kaj uzas por produktado de LECA-blokoj, uazatj dise en Norvegio por fondi konstruaĵojn.
Ĉe la riverdelto oni konstruis en la 17-a jarcento la grandegan frotikaĵon de Fredrikstad, la Gamlebyen.
La origino de nomo Glomma estas nekonata, ĝi estas uzata en regionoj Østfold kaj Akershus. En regionoj Hedmark kaj Sør-Trøndelag, ĝia nomo estas Glåma.
La rivernomo estas nomorigino de multaj aliaj lokoj, ekz. Glåmdal aŭ Glåmos.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Glomma, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.