Gjâ-Zym-Byn

gjâ-zym-byn estas arta lingvo kreita de usona esperantisto Jim Henry ekde 1998 por psikologia esploro.

Lia celo estas krei lingvon, strangan sed lerneblan, kiun li povas ellerni kreante ĝin, kaj, pensante per ĝi, pripensi aferojn nove se ne novajn. Li emas krei multajn vortojn el malgranda radikaro kaj fleksa afiksaro. Gramatike la lingvo estas algluema. Semantike, li plurkampe emas reprezenti proprajn penskategoriojn, nek internaciajn nek usonkulturajn, kaj provi influi kategoriigojn per invento de novaj signif-dividoj. Fonetike, li provizis la lingvon per ekzotikaj sonoj (al anglaparolanto), kiujn li apenaŭ povis elparoli; post jaroj de ekzercado li pli-malpli fluas en la skriba lingvo sed ne tute en la parola lingvo.

La ĉefaj influoj estis Vorlin, Esperanto, kaj Voksigid. Aliaj influoj inkluzivis E-Prime, AllNoun kaj Lojban.

Ĝi estas aktiva lingvo (kontraste kun akuzativaergativa lingvo), kie la substantivoj en frazo markiĝas laŭ semantikaj roloj (aganto, trafato, spertanto, perceptato, ktp) anstataŭ abstraktaj sintaksaj roloj (subjekto/objekto ktp).

La radikoj estas substantivaj; sufiksoj igas ilin verboj, modifiloj (adjektivoj/adverboj), konjunkcioj kaj postpozicioj.

Ekzemploj de la verb-fleksio (stata, refleksiva, aktiva, reciproka):

  • bly-van. Mi falas.
  • bly-ca. Mi saltas.
  • bly-zô râm ĥy-i vě'ty-rĭm rol. Mi ĵetas la katon tra la fenestro.
  • bly-môj pe bly-θaj-môj bly-ķĭm-tla tu-i. La akrobatoj ĵetas kaj kaptas unu la aliajn.

Eksteraj ligiloj

Tags:

1998Arta lingvoUsonoUzanto:Jim Henry

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Futbala Mondpokalo 2022KievoJugoslavaj PartizanojRegistaroGiorgia MeloniChristian UdePradietoEsperanto-muzikoVirinoAkvoBarĉoNâzım HikmetZoltán PeskóKatowiceIron MaidenDemandosignoTheodor ČejkaRetforumoListen to WikipediaAnarki-kapitalismoThe New York TimesĜenerala teorio de relativecoGreta ThunbergMaŭritanioĈeĥoslovakioMalvola orgasmoNorma datumaroKunfluejoSankta LuisoGeorg OhmMalutopioJido (lingvo)Komo (Italio)Simbolo Nicea-KonstantinopolaLa Vera Historio de Ah QMozilla FirefoxRoh Mu-HĵeonProteinojHungarioŜavarmoFederacia vojo 9GdanskoArcaicam EsperantomGregorio la IluminantoTytuvėnaiRegionoj de ItalioOpidumo1730-aj jarojNudismoTajlando en la Somera Olimpiko 2000Trinidado kaj TobagoRespubliko Serba KrajinaKlement GottwaldKaŭnoKoreioMatthias Laurenz GräffPodioUrinadoIstanbuloGoogle ChromeBudhismoArmenio en la Somera Olimpiko 2000Norvega Olimpika KomitatoAngkor ŬatZujūnaiKapanNegev Nuklea EsplorcentroMoskva provincoKastelo de Magny-en-BessinLikva demokratioParizo🡆 More