Gerard Manley HOPKINS (28-a de julio 1844 en Londono — 8-a de junio 1889 en Dublino) estis brita poeto kaj jezuito.
En lia verkaro plej gravas priskribo de naturo en inventema poeta tekniko kaj iel artefarita sintakso. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.
Gerard Manley Hopkins | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de julio 1844 en Stratford | |
Morto | 8-an de junio 1889 (44-jaraĝa) en Dublino, Irlando | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | peritoneito • tifoida febro vd | |
Tombo | Glasnevin Cemetery vd | |
Religio | katolikismo • Anglikanismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Balliol College • Highgate School • St Beuno’s Ignatian Spirituality Centre vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Manley Hopkins vd | |
Gefratoj | Arthur Hopkins • Everard Hopkins vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hopkins studis en Oksfordo kaj tre influitis je la komenco de sia verkistado fare de John Henry Newman kaj la t.n. "Oksforda Movado". En 1866 Hopkins konvertiĝis al katolikismo. Kiam li frokuliĝis ĉe la Jezuitoj du jarojn poste, li detruis siajn ĝistiamajn verkojn. Inspirite de la studo de la kimra lingvo li reprenis la verkadon en la 1870-aj jaroj. Lia unua majstroverko estis The Wreck of the Deutschland (1875). Tiu longa, rakonta poemo prezentas jam ĉiujn karakterizajn trajtojn de la verkisto: temas pri matiro de ŝiprompintaj germanaj monaĥinoj. Tiaj lirikaĵoj provas komprenigi al la observanto la tipon/esencon de ĉiuj pritraktitaj aferoj per la uzo de internaj rimoj kaj aliteracioj, kunmetitaj metaforoj kaj saltanta ritmo (inscape - fuĝo internen, laŭ la memtaksado de Hopkins). Tiu ĉi versstrukturo kontraŭas la tiam kutiman versadon de fluaj ritmoj kaj imitas la akcentoj de la parola angla lingvo.
De 1884-89 Hopkins instruis klasikajn lingvojn ĉe la Universitata Kolegio de Dublino. La ĉiam malsaniĝanta kaj nefeliĉa poeto rekompencon kontentigan trovis en tragikaj poemoj (Dark Sonnets, 1885); de ili dumvive ne multo estis eldonita.
Nur post lia morto la amiko kaj kortega poeto Robert Bridges unuafoje publikigis antologion de la verkaro hopkinsa. Dua, kompleta eldono datumas de 1930. Ĝi finfine helpis ke la verko estus akceptita en maniero digna de ĝia alta kvalito. Hopkins tuj ekfamiĝis kiel unu el la plej kreivaj poetoj anglvalingvaj de la 19-a jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gerard Manley Hopkins, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.