George HABAŜ (n.
2-an de aŭgusto 1926, m. 26-an de januaro 2008) estis la kreanto de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino. Li naskiĝis en la urbo Lod, kiu nuntempe troviĝas en Israelo, kaj li venis de familio de arabaj kristanaj komercistoj. Li mortis en Amano kie li vivis de pluraj jaroj.
George Habash | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1926 en Lod, Brita mandato Palestino |
Morto | 26-an de januaro 2008 (81-jaraĝa) en Amano |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Palestino • Brita mandato Palestino |
Alma mater | Usona universitato de Bejruto |
Parencoj | Yousef Habash |
Okupo | |
Okupo | politikisto • kuracisto |
Lia familio perdis ĝian domon en Lod dum la araba-israela milito en 1948, kaj ili devis forlasi sian teron. Habash studis medicinon en la prestiĝa Usona Universitato de Bejruto, kaj poste aktiviĝis en politiko. En 1967, li kreis la Popolan Fronton por Liberigo de Palestino, komunisman organizaĵon kies celo estis batali kontraŭ Israelo en iun ajn maniero ebla. Habash gvidis la organizaĵon ĝis la okdekaj jaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article George Habash, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.