Gazeloj estas antilopoj de la genro Gazella, kiuj ĉefe en la savanoj de Afriko, sed ankaŭ en Azio disvastiĝis.
Larĝasence oni foje ankaŭ la tutan subfamilion de la gazeloformaj nomas gazeloj.
Gazeloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gazella thomsonii | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pluraj, vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĉiuj gazeloj estas rapidaj kurantoj, kiuj kapablas dum sufiĉe longa tempo daŭrigi rapidecon de 50 km/h. Ili distingas sin per svelta, gracia korpo, malalta trunko kaj plej ofte rekta dorso. La vosto ofte havas finkvaston.
La disvastiĝejo de la gazeloj ampleksas tutan Afrikon ambaŭflanke de la Saharo kaj Azion ekde Palestino kaj la Araban Duoninsulon tra norda Hindio ĝis la okcidenta Ĉinio. La vivejo ĉiam estas malfermita tereno, plej ofte gresstepo, ĉe kelkaj specioj ankaŭ dezertoj kaj duondezertoj.
La gazelinoj vivas kun siaj idoj en gregoj 10 ĝis 20 bestojn grandaj; sed la gregograndeco en la afrikaj savanoj ankaŭ povas nombri centojn aŭ eĉ milojn da unuopaj bestoj. Viraj gazeloj vivas en la unuaj vivojaroj en specifaj fraŭlogregoj, antaŭ ol ili alproprigas teritorion. Tiam ili pretendas ĉiujn inojn, kiuj eniras ilian distrikton, kiun ili defendas kontraŭ konkurantaj maskloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gazelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.