Radikaj formoj de "gasto", ekzemple Gast (germane), gostĭslavone aŭ hostis (latine) origine signifis "fremdulo". Krome gasto estas paganta persono, akceptata en gastejo aŭ manĝejo. Gastlibro estas libro (papera aŭ elektronika en la interreto) en kiu la gasto aŭ vizitanto povas lasi sian komenton, ekzemple laŭdon, kritikon aŭ notojn.
En Esperantio la vorto gasto kun la derivaĵoj gastigi, gastiganto, gastemo, ktp. havas specialajn signifojn pro la tradicia kutimo gastigi vizitantojn por montri la propran urbon kaj profiti por praktiki esperanton kun eksterlandanoj. Tio estas la ĉefa celo de la konata servo esperanta Pasporta Servo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gasto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.