La gaŭla (aŭ galla laŭ alia skribmaniero) lingvo estas formortinta lingvo el kelta lingvaro, kiun parolis gaŭloj en Gallia Cisalpina kaj Gallia Narbonensis ekde la ferepoko ĝis la tempoj de Romia Imperio.
La teritorioj kie ĝi estis indiĝene uzata estas nun Francio, Svisio, norda Italio, orienta Belgio, Luksemburgo kaj okcidenta Germanio. La gaŭla lingvo formortis ĉ. la 4-a jarcento pro premo de la vulgara latina kaj diversaj ĝermanaj lingvoj. Epigrafiaj ekzemploj de la lingvo estas trovitaj en ĉiuj teritorioj de iama Romia Gaŭlio, kiu kovras la tutan teritorion de moderna Francio kaj ankaŭ partojn de Svisio, Italio, Germanio kaj Belgio.
Gaŭla lingvo | |
mortinta lingvo | |
---|---|
kontinenta kelta lingvaro | |
Parolantoj | 0 |
Skribo | Latina, Greka |
Morto | post la 4a jarcento |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | tran1289 |
Angla nomo | Gaulish |
Franca nomo | gaulois |
Gaŭla lingvo estas parafiletike samgrupa kun la keltibera lingvo kiel kontinentaj keltaj lingvoj. Leponta lingvo estas aŭ dialekto de la gaŭla, aŭ tre proksime parenca lingvo. Galatia lingvo estas formo de la gaŭla kiu formiĝis en Malgrandazio post kelta invado de Balkanio en jaro -281.
La plej fruaj enskriboj en Kontinentaj Keltaj lingvoj el ĉ. -6-a jarcento estas trovitaj en teritorioj de Gallia Cisalpina. Ili estas skribitaj en leponta lingvo per iu formo de etruska alfabeto. Enskriboj per varianto de greka alfabeto el -3-a jarcento estas trovitaj en areoj apud la delto de rivero Rodano, kaj pli malfruaj enskriboj el tempoj kiam la Gaŭlio estis okupita far la Romia Imperio uzas latinidan skribon. Laŭ notoj de Julio Cezaro, la gaŭloj (latine Galli, kaj Cezaro asertas ke ili nomis sin mem Celtae en ilia nativa lingvo) estas unu el tri popoloj, kiuj loĝis en Gaŭlio. La aliaj du estis la akvitanoj (Aquitani) kaj la belgoj (Belgae).
Laŭ sia verko Pri detekto kaj neniigo de tiel nomata gnosto, Sankta Ireneo de Liono ankoraŭ bezonis prediki gaŭle en sia diocezo en la lasta kvarono de la 2-a jarcento. Sankta Hieronimo (ĉ. 340-425) rimarkas en sia komento al Epistolo al la Galatoj de Sankta Paŭlo ke la treveroj parolis preskaŭ la saman lingvon kiel la galatoj. Sankta Gregorio de Turo skribis en la 6-a jarcento pri unu sanktejo en Aŭvernjo ke ĝi "nomiĝis Vasso Galate en la gaŭla lingvo", kion oni kredas evidentaĵo ke gaŭla lingvo ankoraŭ estis konata en la regiono en tiu tempo. Tamen estas malklara, ĉu tiu ĉi noto estas nur historia rimarko pri deveno de la nomo aŭ ĉu la lingvo travivis ĝis tiam.
Enskriboj en la gaŭla estas fragmentaj kaj malfacile interpreteblaj. Ili malkovras nur fragmentojn de la lingvo.
Moderna franca lingvo enhavas almenaŭ 150-180 vortojn kiuj, laŭkrede, devenas el la gaŭla. Plimulto el ili estas kutimaj kaj rilatas al ĉiutagaj agoj. Se oni ankaŭ konsideru dialektajn kaj devenitajn vortojn, entute estas ĉ. 400 gaŭl-devenaj vortoj en la franca. Tio ĉi estas la plej granda aro de kelt-devenaj vortoj en ĉiuj latinidaj lingvoj.
Antaŭaj | Centraj | Malantaŭaj | |
---|---|---|---|
Malvastaj | i i: | u u: | |
Mezvastaj | e e: | o o: | |
Vastaj | a a: |
Dulipaj | Alveolaraj | Palatalaj | Velaraj | |
---|---|---|---|---|
Nazaj | m | n | ||
Plozivaj | p b | t d | k ɡ | |
Afrikataj | ts | |||
Frikativaj | s | (x)1 | ||
Alproksimantaj | j | w | ||
Likvidaj | r, l |
La diftongoj transformiĝis dum historio de la lingvo. Ai kaj oi iĝis longa ī; eu kaj ou unuiĝis en longa ō. Ei unuiĝis kun longa ē tre frue, eble eĉ antaŭ unuaj priskriboj de gaŭla lingvo. Ĝenerale, longaj diftongoj emis transformiĝi al mallongaj diftongoj kaj tiuj al longaj vokaloj. Longaj vokaloj antaŭ nazaj konsonantoj iĝis mallongaj.
Aliaj transformoj inkluzivas transformon de senakcentaj i al e. Ln iĝis ll, paŭzo + s iĝis ss, kaj ĉiuj nazaj konsonantoj iĝis /ng/ antaŭ velaroj.
Ambaŭ plozivoj estis, onikrede, malfortaj en la gaŭla. Tio distingas gaŭlan fonologion de la latina, en kiu senvoĉaj plozivoj estis malfortaj kaj la voĉaj estis fortaj. Pro tio aperis konfuzoj inter similsonaj vortoj,ekz. Glanum kaj Clanum, vergobretos kaj vercobreto, Britannia kaj Pritannia ktp.
La alfabeto de Lugano, kiu uziĝis en Gallia Cisalpina por Leponta lingvo estas:
La Lugana alfabeto ne distingis inter voĉaj kaj senvoĉaj plozivoj, t.e. P signifis na ambaŭ /b/ kaj /p/, T na ambaŭ /d/ kaj /t/, K na ambaŭ /g/ kaj /k/. Z probable prononciĝis kiel /ts/. U /u/ kaj V /w/ estas malsamaj en nur unu konata frua enskribo. Θ probable estis por /t/ kaj X por /g/
La varianto de Eosta Greka alfabeto uzita por gaŭla lingvo en Gallia Narbonensis estas:
χ estis uzata por [x], θ por /ts/, ου por /u/, /ū/, /w/, η kaj ω por mallongaj kaj longaj /e/, /ē/ kaj /o/, /ō/, laŭorde, ι por mallonga /i/ kaj ει por longa /ī/. Notu ke la Sigmo de Easta Greka alfabeto estas skribita kiel C (t.n. luna sigmo). Ĉiuj grekaj literoj estis uzataj krom fio kaj psio.
Latinida alfabeto (normala kaj kursiva), uzita en Romia Gaŭlio:
G kaj K estas iam interŝanĝeble uzataj (aparte post R). Ð/ð, ds kaj s povas reprezenti sonon /ts/. X, x estas por /x/ aŭ /ks/. Q aperas tre malofte (ekz. Sequanni, Equos) kaj povas esti arĥaaĵo (travivanta sono *kw) aŭ, samkiel en la latina, kiel alterna skribo de -cu- (por originala /kuu/, /kou/, aŭ /kom-u/). Tie ĉi Ð kaj ð reprezentas specialan literon tau gallicum (la gaŭla denta afrikato), kiu ĝis nun ne aliris al normoj de Unikodo. Malsimile al signobildo de Ð, la centra baro en tau gallicum trastrekas la tutan internon de la signo kaj ne elŝoviĝas el ĝi.
Estis iom da simileco inter gaŭla gramatiko kaj la latina (pro tio iuj lingvistoj grupas keltajn kaj italikajn lingvojn kune en hipotezan itala-keltan lingvaron). Franca historiisto A. Lot asertis ke tia ĉi simileco helpis disvastigon de la vulgara latina lingvo en Gaŭlio kaj eventualan anstataŭigon de la gaŭla.
La gaŭla lingvo havis ses aŭ sep kazojn. Samkiel la latina, la gaŭla havis nominativon, vokativon, akuzativon, genitivon kaj dativon. Tamen, anstataŭ latina ablativo, la gaŭla havis instrumentalon. Krome, en la gaŭla oni povas eldistingi lokativon. En konataj epigrafiaj enskriboj la plej oftaj kazoj estas nominativo kaj akuzativo kaj la plej kutimaj familioj de substantivoj estas -o-radikaj kaj -a-radikaj. Ankaŭ ekzistas malpli oftaj -i-, -n- kaj -r-radikaj substantivoj. La sekva tabelo priskribas konatajn kazajn finaĵojn (malplena spaco signifas ke la formo estas neniam trovita).
Kazo | Singularo | Pluralo | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ā-radiko | o-radiko | i-radiko | u-radiko | r-radiko | ā-radiko | o-radiko | i-radiko | u-radiko | r-radiko | |
Nominativo | tōtā | mapos | vātis | dorus | brātīr | tōtas | mapoi > mapī | vātes | doroues | brāteres |
Vokativo | tōta | mape | vāti | doru | mapūs | |||||
Akuzativo | tōtan, tōten > tōtim | mapon | vātin | *dorun | brāterem | tōtās | mapūs | vātīs | doruās | brāteras |
Genitivo | tōtas | mapī | vātes | dorous | brāteros | tōtanom | mapon | vātion | doruon | brāteron |
Dativo | tōtai > tōtī | mapūi > mapū | vāte | dorou | brāteri | tōtabo | mapobo | *vātibo | doruebo | brāterebo |
Instrumentalo | tōtia | mapu | mapobi | brāterebi | ||||||
Lokativo | mape |
En kelkaj okazoj oni povas observi historian evoluon tra la enskribaĵoj. Ekzemple, por singulara dativo de -a-radikoj la finaĵo estis -āi en la plej oldaj enskriboj, sed eventuale iĝis *-ăi kaj finfine -ī. (simila procezo okazis en la irlanda pri la a-radikaj substantivoj kun "malfortaj" konsonantoj: nom. lámh "mano, brako" (komparu kun gaŭla lāmā) kaj dat. láimh (< *lāmi; kk. gaŭla lāmāi > *lāmăi > lāmī). Krome, la plurala instrumentalo anstataŭigis pluralan dativon (dat. atrebo kaj matrebo > ins. gobedbi kaj suiorebe), kaj en modernaj insulaj keltaj lingvoj la instrumentalaj formoj tute anstataŭigis la dativajn.
Por -o-radikoj, en la gaŭla ankaŭ aperis pronoma finaĵo por plurala nominativo -oi kaj por singulara genitivo -ī, anstataŭ ekspektitaj -ōs kaj -os, kiuj estis trovataj en la keltibera ĝis ĝia formorto. En -a- radikoj, hereda genitiva singulara finaĵo -as estas trovita, sed ĝi estis baldaŭ anstataŭigita per -ias samkiel en insulaj keltaj lingvoj. La plurala genitiva -a-om evoluis al -anom en la gaŭla (kontraŭe al keltibera -aum).
Verboj ankaŭ havis kelkajn novaĵojn. La hindeŭropa s-aoristo evoluis al la gaŭla t-preterito, kiu formiĝis pro unuiĝo de la tria persona singulara neperfekta finaĵo -t- kun la tria persona singulara perfekta finaĵo -u aŭ -e kaj posta adapto por ĉiuj formoj de la t-preterita tempo. Simile, la s-preterito formiĝis per ekstendo de la finaĵo -ss (originale de la tria persona singularo) kaj aldono de -it por la tria persona singularo por eldistingi ĝin. Triaj personaj pluraloj estas markitaj per aldono de -s en la sistemo de preterito.
Ordaj numeraloj el grafito de La Graufesenque
Aliaj gaŭlaj numeraloj trovataj en latinaj fontoj estas *petrudecametos "la dek kvara" (skribata kiel petrudecameto, t.e. kun latina dativa-ablativa singulara finaĵo) kaj *triconts "tridek" (skribita kiel tricontis, kun latina ablativa plurala finaĵo; komparu kun irlanda tríocha). Latinigita frazo por "deknokta festivalo de (Apolo) Grannus", decamnoctiacis Granni, troveblas en latina enskribo de Limoĝo. La simila formo estas trovita en la gaŭla-lingva kalendaro de Coligny, la argila bordeto de kiu nur kelkaj fragmentoj travivas. Tie estas menciata trinox[...] Samoni "trinokta (festivalo?) de (la monato de) Samonios".
Kiel ekspekteblas, la antikva gaŭla lingvo havas pli multajn similecojn kun la latina ol la modernaj keltaj lingvoj havas kun modernaj latinidaj lingvoj. La ordaj numeroj en la latina estas prīmus / prior, secundus / alter(la duaj formoj estas uzataj nur kiam temas pri ekzakte du objektoj). Ankaŭ notu ke alius, samkiel alter signifas "la alia" (ree, la dua formo uzatas nur kun ekzakte du objektoj). Pluaj numeraloj en la latina estas, laŭorde, tertius, quārtus, quīntus, sextus, septimus, octāvus, nōnus kaj decimus.
Plejparto de gaŭlaj frazoj konsistas el subjekto, poste verbo kaj poste objekto, en jena maniero:
Subjekto | Verbo | Nedirekta Objekto | Direkta Objekto |
martialis dannotali | ieuru | ucuete | sosin celicnon |
Martialis, filo de Dannotalos, dediĉis al Ucuetis tiun ĉi konstruaĵon. |
Ekzistas, tamen, ekzemploj kie unue estas verbo, poste subjekto kaj poste objekto (kiel normalas en kimra lingvo), kun verbo inter subjekto kaj objekto (aŭ objekto kaj subjekto) aŭ kun la verbo je la fino. La lasta estas probable arĥaa formo, travivanta ekde la plej frua etapo de lingva evoluo, simile al pli konservema keltibera lingvo. La frazoj kun la verbo unua, tamen, interpreteblas kiel indiĉo de specialaj formoj kiel imperativo, emfazo, komparo ktp. Alternative, en tiuj frazoj verboj ofte enhavas enklitikajn pronomojn aŭ situas apud vortetoj "kaj" aŭ "sed". Laŭ J. F. Eska, la gaŭla sendube ne estis V2-lingvo, kio evidentas de la sekva:
ratin briuatiom | frontu tarbetisonios | ie(i)uru |
NP.Acc.Sg. | NP.Nom.Sg. | V.3 Sg. |
Plankon de la ponto Frontus Tarbetisonios dediĉis. |
Se objekto havas pronoman elementon, ĝi ĉiam estas apud la verbo, t.e. akorde al limigo de Vendryes. Ĝenerale kelta gramatiko akordas kun regulo de Wackernagel, do verbo estas je la komenco de frazo. Samkiel en la malnovirlanda kaj la tradicia literatura kimra, antaŭ verboj ofte aperas vorteto, kiu ne havas iun propran sencon, sed faras prononcon pli facila.
sioxt-i | albanos | panna(s) | extra tuð(on) | CCC |
V-Pro.Neut. | NP.Nom.Sg. | NP.Fem.Acc.Pl. | PP | Num. |
Aldonis ilin Albanos, ujojn sub la farmo (en la kvanto de) 300. |
to-me-declai | obalda | natina |
Conn.-Pro.1st.Sg.Acc.-V.3rd.Sg. | NP.Nom.Sg. | Apozicio |
Kalumniis min Obalda, (ilia) kara filino. |
Laŭ modelo de Eska, limigo de Vendryes ludas grandan rolon en disvolvo de la insula kelta verbo-subjekto-objekto vortordo. Tamen aliaj esploristoj, kiel John T. Koch, disputas tiun modelon.
Ĉar la gaŭla ne estas verb-finala lingvo, oni ne miru ke en ĝi ankaŭ troveblas aliaj "kap-komencaj" formoj:
atom deuogdonion |
Limo de dioj kaj homoj |
toutious namausatis |
civitano de Nîmes |
in alixie |
en Alesia |
uatiounui so nemetos commu escengilu |
Al Vatiounos tiu ĉi sanktejo (estas dediĉita) far Commos Escengilos |
Subordinaciaj formoj sekvas la ĉefan kaj inkluzivas unufleksian elementan jo montrantan subordinacion. Ĝi aliĝas al la unua verbo de subordinacia formo.
gobedbi | dugijonti-jo | ucuetin | in alisija |
NP.Dat/Inst.Pl. | V.3rd.Pl.- Pcl. | NP.Acc.Sg. | PP |
al la forĝistoj kiuj servas na Ucuetis en Alisia |
Jo ankaŭ uzatas en relativaj formoj por konstrui ekvivalenton de esperantaj "ke"-formoj
scrisu-mi-jo | uelor | |
V.1st.Sg.-Pro.1st Sg.-Pcl. | V.1st Sg. | |
Mi volas ke mi kraĉas |
Oni povas trovi la elementon kiel rudimenton en insulaj keltaj lingvoj kaj ĝi ankaŭ aperas kiel fleksa relativa pronomo en la keltibera, t.e.:
Gaŭla lingvo havas enafiksitajn objektajn pronomojn:
to- | so | -ko | -te |
Conn.- | Pro.3rd Sg.Acc | - PerfVZ | - V.3rd Sg |
li donis ĝin |
En klitikoj ankaŭ aperas disjunktaj pronomoj mi, tu, id. Ili funkcias kiel la emfazaj partetoj (notae augentes) en insulaj keltaj lingvoj.
dessu- | mii | -iis |
V.1st.Sg. | Emph.-Pcl.1st Sg.Nom. | Pro.3rd Pl.Acc. |
Mi preparas ilin |
buet- | id |
V.3rd Sg.Pres.Subjunc.- | Emph.Pcl.3rd Sg.Nom.Neut. |
ĝi devas okazi |
Duoblado de klitikoj ankaŭ okazas (kun maldekstra translokiĝo) kiam la antecedento de substantivo referencas neanimecan objekton kiu gramatike estas traktata kiel animeca. (Ankaŭ malnovirlanda lingvo havas similan konstruon)
Svisa folkmetalroka grupo Eluveitie havas iun kvanton de kantoj, kies tekstoj estas en rekonstruita formo de gaŭla lingvo. La grupo agnoskis en intervuo, ke ili kunlaboras kun lingvistoj por korekti kaj atingi pli gramatike ĝustajn tekstojn.
La nomo de la muzikgrupo devenas de enskribo sur antikva ŝipo el Mantua (de ĉ. -300-a jaro). La epigrafio per etruska skribo leĝeblas kiel eluveitie kaj oni ĝin interpretis kiel etruska formo de kelta vorto (h)elvetios ("La Helveto"),. Ĉefkatistino de Eluveitie Anna Maria Murphy traktis ĝin tiel ke la ŝipo apartenis al iu ulo de helveta deveno kiu loĝis tiatempe en Mantua, kaj do la enskribo signifis "mi, la helveto". Ĉar la grupo esploris kulturon kaj historion de diversaj antikvaj popoloj de nuna Svisio, el kiuj helvetoj estas certe la plej gravaj kaj konataj, do la grupnomo estis elektita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gaŭla lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.