publikigita versio estis patrolita je 8 jul.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 8 jul. 2023.
La Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo estis amika internacia matĉo okazinta la 31-an de julio 2014, kadre de la UK 2014, en la argentina urbo de Bonaero.
La matĉon ludis la teamoj de la armen-devena komunumo de Argentino kaj la ĵus kreita Esperanta Selektitato. La teamo de Esperantujo estis komponita de partoprenintoj de la universala kongreso kiuj mem sinproponis por ludi tiun matĉon. Per tiu matĉo la ambaŭ teamoj iĝis oficialaj membroj de la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu kunigas en Sudameriko teamojn de landoj aŭ nacioj kiuj ne membras en FIFA. La esperanta teamo ankaŭ iĝis oficiala membro de la NF-Ligo.
Pluraj organizoj subtenis la matĉon, krom la CSANF mem, la matĉon suntenis la Registaro de Bonaero, la Komitato de Bonaero por la Panarmenaj Ludoj, la Ĝenerala Unuiĝo Armena pri Sporta Kulturo, la radio programo "Bola sin manija" (La esperantaj trejnistoj kaj organizantoj apartenas al ĝi) kaj la argentina Instituto Kontraŭ la Diskriminacio, Ksenofobio kaj Rasismo. UEA ankaŭ forte apogis kaj varbis la matĉon inter la esperantistoj. Antaŭ la matĉo prelegis reprezentantoj de la esperanta kaj armen-devena komunumo, por Esperantujo prelegis la tiama prezidanto de UEA Mark Fettes.
La rezulto de la matĉo estis venko de la armen-devena teamo 8 goloj kontraŭ 3. La CSANF donacis al ambaŭ teamojn pokalon kiuj reprezentas la internacian amikecon. Malgraŭ la rezulto, la evento estis konsiderata granda sukceso por la Esperanto-movado.
Dum la trejnada matĉo okazinta la 26-an de Julio 2014, la trejnistaro elektis ludantaron el 20 personoj. La listo de ludantoj estas la jena:
La esperanta teamo kalkulis kun 3 trejnistoj, ĉiuj argentinanoj kaj anoj de la radio-programo argentina "Bola sin manija". Ili estas:
La teĥnikaj helpantoj estis:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.