1944–1950 Forpelo De Germanoj

Dum la lastaj etapoj de la Dua Mondmilito kaj dum la post-milita periodo, Germanaj civitanoj kaj personoj de Germana praularo estis elpelitaj el variaj Orienteŭropaj landoj kaj senditaj al la restanta teritorio de Germanio kaj Aŭstrio.

Post 1950, kelkaj el ili elmigris al Usono, Aŭstralio, kaj al aliaj landoj el tie post konstato de malfacila integriĝo al siaj novaj germanaj loĝlokoj. La koncernaj areoj estis ĉefa la iamaj orientaj teritorioj de Germanio, kiuj estis aneksitaj ĉefe de Pollando kaj de Sovetunio post la milito, same kiel la Germanoj kiuj estis loĝantaj trans la antaŭmilitaj limoj de Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Jugoslavio, kaj la Baltaj ŝtatoj. La Nazioj estis farintaj planojn — nur parte kompletigitaj antaŭ la malvenko de Nazioj — por forigi multajn Slavajn kaj Judajn popolojn el Orienta Eŭropo kaj setligi la areon el Germanoj. La postmilita elpelo de Germanoj formis gravan parton de la geopolitika kaj etna rekunfigurado de Orienta Eŭropo en la konsekvencoj de la Dua Mondmilito, kiuj klopodis krei etne homogenajn landojn ene de redifinitaj landlimoj. Inter 1944 kaj 1948 ĉirkaŭ 31 milionoj da personoj, kiel etnaj Germanoj ('Volksdeutsche') same kiel la Germanaj civitanoj ('Reichsdeutsche'), estis porĉiame aŭ provizore translokigitaj el Centra kaj Orienta Eŭropo.

1944–1950 Forpelo De Germanoj
Germanoj lasante Silezion por iri al Germanio okupita de Aliancanoj en 1945. Foto de la Germanaj Federaciaj Arkivoj (Deutsches Bundesarchiv).
1944–1950 Forpelo De Germanoj
Iamaj orientaj teritorioj de Germanio perditaj profite al Pollando kaj Sovetunio dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj aperas grize kaj nigre, respektive. Nuntempa Germanio estas markita ruĝe en tiu mapo.

Ĉirkaŭ 1950, totalo de proksimume 12 milionoj da Germanoj estis foririntaj aŭ estis elpelitaj el centr-orienta Eŭropo al Germanio kaj Aŭstrio okupitaj de Aliancanoj. La registaro de Okcidenta Germanio registris totalon de 14 milionoj, inkludante etnajn Germanajn migrantojn al Germanio post 1950 kaj la infanoj naskitaj de elpelitaj gepatroj. La plej grandaj nombroj venis el antaŭekzistantaj Germanaj teritorioj ceditaj al Pollando kaj al Sovetunio (ĉirkaŭ 7 milionoj), kaj el Ĉeĥoslovakio (ĉirkaŭ 3 milionoj). Dum la Malvarma Milito, la registaro de Okcidenta Germanio kalkulis ankaŭ kiel elpelitoj 1 miliono da eksterlandaj kolonoj setlitaj en teritorioj konkeritaj de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito.

La mortokvanto atribuebla al la luktado kaj elpeloj estas ankoraŭ disputita, kun ĉirkaŭkalkuloj game el 500,000, ĝis okcidentgermana demografia ĉirkaŭkalkulo el la 1950-aj jaroj de ĉirkaŭ 2 milionoj. Pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj fare de kelkaj historiistoj metis totalon de 500-600,000 atestitaj mortoj; ili asertas ke la nombroj de la okcidentgermana registaro ne havas akuratan subtenon kaj ke dum la Malvarma Milito pli altaj nombroj estis uzitaj por politika propagando. La Germana Historia Muzeo metas la nombron de 600,000, argumente ke la nombro de 2 milionoj da mortoj en la antaŭaj studoj de la registaro ne povas esti subtenitaj. La nuna oficiala sinteno de la Germania registaro estas ke la mortokvanto rezulta el la luktado kaj elpelado gamis el 2 al 2.5 milionoj da civiluloj.

La forigoj okazis en tri koincidaj fazoj, el kiuj la unua estis la organizita evakuado de etnaj Germanoj fare de la Nazia registaro tuj antaŭ la antaŭeniro de la Ruĝa Armeo, el la mezo de 1944 al komenco de 1945. La dua fazo estis la disorganizita fuĝo de etnaj Germanoj tuj post la malvenko de la Wehrmacht. La tria fazo estis pli organizita elpelo post la Potsdama Interkonsento fare de la estroj de la Aliancanoj, kio redifinis la limojn de Centra Eŭropo kaj aprobis la elpelon de etnaj Germanoj el Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario. Multaj Germanaj civiluloj estis senditaj al internejoj kaj al laborpunejoj kie ili estis uzitaj kiel devigitaj laboristoj kiel parto de la Germana kompenso al landoj de Orienta Eŭropo. La ĉefaj elpeloj estis kompletigitaj en 1950. Ĉirkaŭkalkuloj por la totala nombro de personoj de Germana praularo ankoraŭ vivantaj en Mez-Orienta Eŭropo en 1950 gamis el 700,000 al 2.7 milionoj.

Historiistoj pri deportado

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Baltaj ŝtatojDua MondmilitoDua Pola RespublikoGeneralplan OstIamaj orientaj teritorioj de GermanioNaziojPola Popola RespublikoSovetunio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Nules-Villavieja (stacidomo)Salvador DalíAdolf HitlerEŭskioBurundoSüdwestrundfunkOperaciumoSesdeknaŭo (seksa pozicio)MediaVikioBlogoMalalta ĉambro7-a de apriloRapidresponda kodoGlavoTriangulo de la mortoHimenoFagotoPristimantis gretathunbergaeGaŭla lingvoPolvosuĉiloIndianojGermanioHejma katoKolombioKolumoSun MicrosystemsEŭro1998AngorojHTTP 404LondonoBrundorsa paruo25-a de aŭgustoPugnokoito1-DodekinoThe TimesValencio (provinco)DokuWiki1994EldomigoHundoPanoBerlinoLos-AnĝelesoPortugalojKalifornioAlgemesíArba tagoDonostioSovetunioKarlo la 3-a (Britio)1653Seán Ó RiainArkeologioBuŝa seksumadoKievo30-a de martoDupinta ĉapelo🡆 More