La foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido estas tersupraĵa ekoregiono el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiu situas laŭlonge de la suda marbordo de Nigra Maro.
Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. La ekoregiono etendiĝas laŭlonge de la mallarĝa marborda strio ekde la sudorienta angulo de Bulgarujo okcidente, tra norda Turkujo, ĝis Kartvelujo oriente, kie ĝi faldiĝas ĉirkaŭ la orienta limo de Nigra Maro. Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) la ekoregiono estas parto de la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono kaj de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj".
Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Areo | 73 828 km² (7 382 800 ha) [+] | |||
| ||||
Vikimedia Komunejo: Euxine-Colchic deciduous forests [+] | ||||
Kun sia orienta duono la ekoregiono situas en la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.
La ekoregiono estas partigita en du subregionojn. La kolĥidaj arbaroj troviĝas ĉirkaŭ Nigra Maro en Turkujo kaj Kartvelujo. La kolĥidaj arbaroj estas miksaj foliarbaroj de la nigra alno (Alnus glutinosa), la eŭropa karpeno (Carpinus betulus) kaj la orienta karpeno (Carpinus orientalis), la orienta fago (Fagus orientalis), kaj la ordinara kastaneo (Castanea sativa), kune kun ĉiamverdaj arbospecioj kiaj la kaŭkaza abio (Abies nordmanniana, la plej granda arbo en Eŭropo je 78 m), la kaŭkaza piceo (Picea orientalis) kaj la arbara pino (Pinus sylvestris).
La kolĥida subregiono havas abundan precipitaĵon kiu averaĝas 1500-2500 mm jare, kun ekstrema maksimumo de 4000 mm, kaj gastigas iujn el la klimate mezvarmaj pluvarbaroj de Eŭropo.
La pli sekaj arbaroj apud Nigra Maro troviĝas okcidente de la Melet-rivero, kaj etendiĝas tra la Bosporo laŭlonge de Nigra Maro marbordo de eŭropa Turkujo ĝis Bulgarujo. Tiuj arbaroj ricevas jare averaĝan pluvfalon de 1000 ĝis 1500 mm.
Maloftaj tipoj de biotopoj inkluzivas marbordajn sablajn dunojn kaj marĉojn.
Iom da minacataj birdospecioj kovas aŭ travintras en la ekoregiono, aŭ migras tra ĝi. El ili : la krispa pelikano (Pelecanus crispus).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.