Filma anonco, antaŭfilmo aŭ antaŭprezentaĵo estas filmeto aŭ similaĵo prezentanta resumon de filmo, televidserio, videoludo aŭ muzikvideo.
Ĝenerale, tiuj filmetoj daŭras malpli ol tri minutojn, kaj eĉ foje nur tridek sekundojn aŭ eĉ malpli, kaj ĝenerale estas akompanataj de fonmuziko rilata al la enhavo de la filmo. En multaj anoncoj oni eĉ ne mencias tiujn, kiuj aperas en la filmo, nur se ili estas tre konataj de la publiko aŭ pro ajna kialo alloga.
Filmaj anoncoj iam estis montritaj fine de projekciita longfilmo, kaj de tie venas la uzado de la anglalingva termino trailer (simila al termino remorko, lasta parto de veturilo). Tiu praktiko ne multe daŭris, ĉar la publiko tendencas forlasi la kinejon tuj post la fino de la filmo. La filmaj anoncoj nun estas montrataj antaŭ la ĉefa filmo. Poste ili estis montritaj ankaŭ dum la reklamaĵoj de televido kaj ĉe retejoj.
La anoncoj ne estas nur mallongaj resumoj, sed foje ankaŭ precizaj kopioj de scenoj de la filmo aŭ de la filmado. Tio utilas kiel orientilo por la publiko pri la enhavo de la verko, la filmostilo, la kunteksto kaj ĝenerale kiel reklamaĵo de la kinprodukto.
Ekde 1919, la firmao NSS (National Screen Service, Nacia Projekcia Servo) komencis fari rudimentajn reklamvideojn sur filmo 35mm, uzante filmmaterialon sen permeso de la studioj, por poste vendi ilin al projekciejoj, kiun montris ilin post la fino de montrita filmo. Kiam la filmstudioj rimarkis la potencialon de la antaŭfilmoj, ili komencis disponigi filmmaterialon al la NSS.
En la 2000-aj jaroj populariĝis intrigaj kampanjoj, per kiuj kelkaj filmoj estis anoncitaj kun longaj anticipoj de monatoj aŭ eĉ de jaroj antaŭ la premiero, ekzemple por sekvaĵoj de famaj filmoj aŭ epizodoj de popularaj filmoserioj kaj sagaoj.
La apero de Interreto kaj de la novaj ciferecaj teĥnologioj transformis tiun reklamformon ŝanĝante speciale la formaton kaj la manieron, per kiu la konsumanto venas al la konsumo (kiel, kiam, kie ktp). Ekzemple, Jutubo aŭ iTunes estas nuntempe grandaj ujoj de filmanoncoj. Alia nova tendenco estas la komisio al grandaj bonkvalitaj famaj reĝisoroj de la farado de filmanoncoj sendepende de la propra filmado mem.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Filma anonco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.