Farrah Fawcett: Usona aktoro (1947–2009)

Farrah Leni FAWCETT (denaske Ferrah Leni Fawcett; 2a de Februaro, 1947 – 25a de Junio, 2009) estis usona aktorino.

Kvarfoje nomumita por Premio Emmy kaj sesfoje por Ora Globo, Fawcett stariĝis al internacia famo kiam ŝi ludis protagonistan rolon en la unua sezono de la televida serio Charlie's Angels.

Farrah Fawcett
Farrah Fawcett: Usona aktoro (1947–2009)
Persona informo
Mary Farrah Leni Fawcett
Naskonomo Farrah Leni Fawcett
Naskiĝo 2-an de februaro 1947 (1947-02-02)
en Corpus Christi, Teksaso, Farrah Fawcett: Usona aktoro (1947–2009) Usono
Morto 25-an de junio 2009 (2009-06-25) (62-jaraĝa)
en Santa Monica, Kalifornio, Farrah Fawcett: Usona aktoro (1947–2009) Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino • W. B. Ray High School • Pershing Middle School vd
Memorigilo Farrah Fawcett
Familio
Patro James William Fawcett vd
Patrino Pauline Alice Evans vd
Edz(in)o Lee Majors vd
Amkunulo Ryan O'Neal vd
Infanoj Redmond O'Neal vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • modelofilmproduktoroartisto • vidartisto • teatra aktoro • aktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1969–2004 vd
Verkado
Verkoj Charlie's Angels vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Farrah Fawcett: Usona aktoro (1947–2009)
Farrah Fawcett: Usona aktoro (1947–2009)
vdr

Kariero

Fawcett ekkarieris en la 1960-aj jaroj aperante en reklamaĵoj kaj gastroloj en televido. Dum la 1970-aj jaroj, ŝi aperis en nombraj televidserioj, kiel en duarangaj roloj en Harry O (1974–1976), kaj en The Six Million Dollar Man (1974–1978) kun sia tiam edzo, kina kaj televida stelulo Lee Majors. Ŝia ikona afiŝo en kiu ŝi aperis vestanta ruĝecan banveston estis vendita en ses milionoj da ekzempleroj en sia unua presjaro, kio fakte metis ŝin en la kategorio de seksosimbolo.

Farrah Fawcett: Usona aktoro (1947–2009) 
Charlie's Angels (La anĝeloj de Ch.), Fawcett la blondulino inter du brunulinoj.

La elrompa rolo en la kariero de Fawcett estis la rolo de privata esploristo Jill Munroe en Charlie's Angels, kie ŝi kunstelulis kun Kate Jackson kaj Jaclyn Smith. La serio plialtigis la tri aktorinojn al steluleco. Aperinte en la unua sezono de la serio en 1976, Fawcett decidis lasi Charlie's Angels, je kio ŝi estis anstataŭita de Cheryl Ladd. Ŝi poste revenis kiel invitita stelulino en ses epizodoj dum la tria kaj kvara sezonoj de la serio (1978–1980). Pro sia laboro en Charlie's Angels, Fawcett ricevis sian unuan nomumon al Ora Globo.

En 1983, Fawcett ricevis pozitivajn recenzojn pro sia ludado en la teatraĵo ĉe "Off-Broadway" (malgranda Broadvejo) nome Extremities. Ŝi estis poste elektita por ĝia kinversio en 1986 kaj ricevis nomumon al Ora Globo. Ŝi ricevis ankaŭ nomumojn al premio Emmy pro sia rolo kiel frapita edzino en The Burning Bed (1984) kaj pro sia portreto de la real-viva murdistino Diane Downs en Small Sacrifices (1989).

Ŝia laboro en la 1980-aj jaroj en televidaj filmoj havigis al ŝi kvar pliaj nomumoj al Ora Globo. Kvankam Fawcett frontis iome negativan gazettraktadon pro malfirma apero en The Late Show with David Letterman en 1997, ŝi ekhavis bonajn recenzojn tiun jaron pro sia rolo en la filmo The Apostle kun Robert Duvall.

En la 21-a jarcento, ŝi plue aktoris en televido, per roloj en situacia komedio Spin City (2001) kaj en la drama serio The Guardian (2002–2003). Pro tiu lasta, ŝi ricevis sian trian nomumon al premio Emmy. Filmoj de Fawcett estis Love Is a Funny Thing (1969), Myra Breckinridge (1970), Logan's Run (1976), Sunburn (1979), Saturn 3 (1980), The Cannonball Run (1981), Extremities (1986), The Apostle (1997), kaj Dr. T & the Women (2000).

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

AktorinoCharlie's AngelsOra GloboPremio Emmy

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Psikoza depresioMater DolorosaKalifornioMapo de Fra MauroSmilkovLeandro Fernández de MoratínMetanoloLanĉo-veturiloTünde FülöpUnuiĝinta ReĝlandoKanadoManuel HalvelikDistrikto Banská BystricaOmanoJava (programlingvo)AlcoutimStrato Respubliko (Tjumeno)Carles Puigdemont i CasamajóProvinco Kanado1-a de majo3-NoninoNaftoOrdo (biologio)KrokodiliSerio John J. MaloneUkrainioVIAFBudhismo en JapanioAnnie BakerNATOLes Franqueses-Granollers Nord (stacidomo)OceanografioFranz Anton Adolph von WagenspergGenro (biologio)El-NinjoVegetaĵa oleoOropesa del MarPhilo Taylor FarnsworthMalneta enlanda produkto2020-aj jarojVikipedio en EsperantoCharlotte Alington BarnardRusioVulvoEpitafo de SeikilosOrdiga algoritmoNacia monumento de la dua mondmilitoKomuna Norma DatumaroMurat ZjazikovHamasoAitor AranaRusa lingvoFenil-acetaldehidoBelmonte (Portugalio)HispanioLéon ChampyLongitudoJózsef Nemes-LampérthMinkaTurka lingvoSeksumadoLeviloEvoluhelpoPornografio🡆 More