La Fajnbeka priono,Pachyptila belcheri, estas specio de marbirdo de la familio Procelariedoj.
Ĝi troviĝas ĉe la sudaj oceanoj.
Fajnbeka priono | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fajnbeka priono | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pachyptila belcheri (Mathews, 1912) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Fajnbeka priono estas membro de la genro Pachyptila, kaj kun la Blua petrelo formas la grupon de la prionoj. Siavice tiuj estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon; tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj. Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.
La vorto Pachyptila derivas el la grekaj vortoj paĥis kaj ptilon. Paĥis signifas dikan aŭ fortikan kaj ptilon signifas plumon. Ankaŭ el la greka lingvo, priono devenas el la vorto priōn signife segilon, alude al ties segilecajn bordojn de la beko. La porspecia vorto belcheri aludas al la ornitologo Charles Frederic Belcher.
La Fajnbeka priono estas blugriza ĉe supraj partoj, kaj blanka sube. Ili havas malhelan markon kun formo de "M" ĉe dorso etende al flugilpintoj, kaj ties vosto estas kojnforma kun malhela pinto. Ili havas bluecan bekon kaj helbluecajn piedojn. Ili havas blankan superokulon kaj malhelan linion etende el sub la okulo al preskaŭ la kolo. Ties vosto estas kojnforma kaj griza kun nigra pinto.
Ili estas ĉiujare reproduktuloj kaj la ino demetas po unu ovon ĉiusezone. Ambaŭ gepatroj respondecas pri la kovado de la ovo kaj pri la idozorgado ĝis elnestiĝo.
Kiel ĉiuj prionoj, ankaŭ la Fajnbeka priono manĝas zooplanktonon, per filtrado tra sia beko.
La Fajnbeka priono pasas la tuton de sia nereprodukta tempo ĉe oceanaj akvoj en la sudaj oceanoj. Ili reproduktiĝas ĉe la Krozetoj, la Kergelenoj, la Malvinoj kaj sur la Insulo Noir ĉe la marbordo de suda Ĉilio.
Tiu specio havas tre grandan teritorion kaj ties ĉirkaŭkalkulata populacio estas 7,000,000, kio permesas al la IUCN klasigi ilin kiel specio Malplej Zorgiga.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fajnbeka priono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.