Faiza Bouguessa (naskita en 1983 en Romans-sur-Isère) estas alĝeria-franca mododezajnistino kaj kreiva direktoro.
Ŝi estas la fondinto de la modomarko Bouguessa, kiu koncentriĝas pri la alkutimiĝo de homoj al modestaj islamanaj vestaĵoj, estante ekologiamika.
Faiza Bouguessa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Profesio | ||
Okupo | mododezajnisto • entreprenisto vd | |
Faiza Bourguessa devenas de familio el Sétif en Alĝerio. Ŝia patrino instigis ŝin fariĝi mododezajnistino ekde junaĝo. Bouguessa estas aŭtodidakta fasonistino sed faris multajn staĝojn en tajlorejoj dum ŝi studis anglan literaturon ĉe la Universitato Jean Moulin en Lyon de 2002 ĝis 2004. Dum ĉi tiuj staĝoj ŝi lernis la bazajn scioj de ŝablonfarado kaj evoluigis komprenon de ŝtofaj trajtoj. Ne eblis al ŝi ĉeesti modolernejon pro manko de financaj rimedoj.
Inter 2006 kaj 2012 ŝi laboris kiel flugservistino por la flugkompanio Emirates en Dubajo.
En 2014 ŝi kreis la modomarkon Bourguessa en Dubajo.
La vestaĵa marko komence vendis abajojn, antaŭ ol vendi ankaŭ vestaĵojn kiel roboj, ĉemizoj, pantalonoj kaj jakoj. La ĉefa celo malantaŭ la marko estas antaŭenigi daŭripovon ene de vestaĵoj en kombino de transkultura komunikado kaj akceptemo de modesta islamana modo por certigi ke virinoj kun diversaj dimensioj kaj el diversaj kulturaj fonoj povas senti sin sekuraj kaj komfortaj en tiaj vestaĵoj. Bouguessa serĉis inspiron en vestaĵoj kiel kaftanoj kaj abajoj por transponti la fendon inter kulturoj. La pozitivaj aspektoj de diversaj kulturoj influis ŝian kulturan kaj teknikan komprenon de modo.
La dezajnoj de Bouguessa kreskis imense en populareco kiam kantistino Beyoncé portis vestaĵon de Bouguessa por fotosesio en 2017. En 2018, kelkaj de la dezajnoj de Bouguessa formis parton de ekspozicio pri islama modo en kunlaboro kun belartaj muzeoj en San Francisko, Usono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Faiza Bouguessa, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.