Espero Framasona estas framasona organizaĵo, kiu estis fondita la 5-an de aŭgusto 1905 dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.
Prezidanto iĝis la franca inĝeniero Louis Pourcines el Nancio. La du vic-prezidantoj estis kolonelo John Pollen el Londono kaj Karl Barthel, el Frankfurto. Sekretario-kasisto estis P. Mossman.
Dum la kongreso en Ĝenevo okazis du kunsidoj kaj oni ŝanĝis la nomon en Esperanto Framasona.
Mencio de Pollen estas en brita arkivo:
Li inter 1904 kaj 1912 estis la unua prezidanto de Brita Esperanto-Asocio
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Espero Framasona, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.