Emil WITTIG (naskiĝinta en 1870 en Krefeld, mortinta la 17-an de marto 1928 en Charlottenburg) estis germana aktoro.
Emil Wittig | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1869 en Krefeld | |
Morto | 30-an de novembro 1927 (58-jaraĝa) en Berlino | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro vd | |
Lia kariero kiel teatra aktoro ekis en 1892/93 en Hanau kaj Berlino. Poste li engaĝiĝis i.a. en Elberfeld, Bratislavo, Łódź kaj Braŝovo kaj faris turneon tra Transilvanio kaj Rumanujo. Inter 1899 kaj 1902 li estis aktoro kaj reĝisoro en Detmold. Lia edzino, operkantistino Thekla Wittig (fraŭline Mennicke) naskis tie en 1900 filon Siegfried, kiu ankaŭ iĝis aktoro kaj sinkroniga parolanto.
Ekde 1902 Wittig havis po unujaran deĵoron en Gdansko kaj Krefeld. En 1905 li pli longan tempon laboris ĉe Teatro de Gera. Inter liaj ĉefaj roloj tieaj estis la kamparano Christoph Rott en la fare de Oskar Borcherdt surscenigita teatraĵo Glaube und Heimat de Karl Schönherr (1911).
Wittig estis heroo-prezentanto de impona sceneja ĉeesto kaj grandega temperamento kiu laŭ la gusto de kelkaj kritikistoj ŝatis troigadon. En Gera li restis ĝis 1914 antaŭ iro kun la filo Berlinon post eksedziĝo. Ekde 1913 li ankaŭ spekteblis en filmoj, i.a. kiel doktoro Redlich en la muta filmo Das verschleierte Bild von Groß-Kleindorf. Fine li estis ankoraŭ ensembla aro de ĉe Teatro je Klosterstraße kaj aktoris en printempo 1926 ĉe Deutsches Theater en Berlino je Juarez und Maximilian de Franz Werfel sub la reĝisorado de Max Reinhardt.Michael Petzel: Sir John jagt den Hexer: Siegfried Schürenberg und die Edgar-Wallace-Filme. Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 2005, ISBN 3-89602-473-6, p. 27
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Emil Wittig, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.