La elektroŝoka armilo aŭ simple elektroŝokilo (tasero por la pistolforma elektroŝokilo) estas nemortiga armilo, kiu efikas per elektra impulso (elektroŝoko de 17.500 V ĝis 50.000 V) kontraŭ la atakanto, arestigoto, paralizante ties muskolojn por mallonga tempo.
Ĝi povas esti baston- aŭ pistol-forma kaj elĵetas elektrodojn ligitajn al la armilo per dratoj, tra kiuj okazas la konduko de la elektra impulso.
Ĝi uzeblas en multaj landoj sen iu ajn permesilo por la propra defendo.
La nomo de la pistolforma ŝokilo (tasero) venas el la libro "Tom Swift and His Electric Rifle" (de Victor Appleton, 1911). Kiel akronimo de : Thomas A. Swift's Electric Rifle.
La armilon evoluigis en Usono John H. Cover kaj patentigis en 1974 kiel armilon kun alta tensio, sed malalta energio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Elektroŝoka armilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.