El País estas ĵurnalo hispana, redaktata tute en hispana.
Mezaveraĝe ĝi vendas 431.034 ekzemplerojn ĉiutage kaj pro tio estas la ĉiutaga ĵurnalo nesporta plej disvastigata de Hispanio, laŭ la koncerna institucio pri disvastigo de amaskomunikiloj (OJD). Ĝi havas sain socian sidejon kaj centran redaktejon en Madrido, sed krome ĝi havas duarangajn delegitejojn en la ĉefaj urboj de Hispanio (Barcelono, Sevilo, Valencio, Bilbao, Santiago de Compostela) el kiuj ĝi eldonas diferencajn eldonojn teritoriajn. Krome, El País havas «ĝeneralan eldonon» presata kaj distribuata en Latinameriko.
El País | |||||
---|---|---|---|---|---|
taggazeto | |||||
Komenco | 4-a de majo 1976 vd | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Sidejo | Madrido | ||||
Fondinto(j) | José Ortega Spottorno • Jesús de Polanco • Juan Luis Cebrián vd | ||||
Membro de | The Trust Project vd | ||||
Posedata de | Grupo PRISA • Liberty Acquisition Holdings vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Tiu ĵurnalo apartenas al grupo PRISA kiu posedas ankaŭ radioelsendejojn, televidajn kanalojn, libreldonejojn ktp.
El País estis fondita de José Ortega Spottorno kaj ekpublikiĝis la 4an de majo de 1976, ses monatojn post la morto de Franco, kaj komence de la hispana transiro al demokratio. Ĝi estis tiam la unua amaskomunikilo klare demokrata inter tiamaj amaskomunikiloj devenaj el la reĝimo de la frankismo.
Laŭ ideologia vidpunkto kompare kun aliaj hispanaj ĵurnaloj, ekzemple kun El Mundo, sia plej akra rivalo, ĝi apogas ĝenerale la registarojn de la socialista partio nome PSOE, kvankam pri internacia politiko, ĉiam kontraŭas maldekstremajn aŭ kontraŭusonajn reĝimojn kiaj tiuj de Kubo, Venezuelo, Bolivio, Irano ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article El País, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.