En muziko, duto (aŭ sekundo) estas intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo.
La duto, aŭ sekundo (el la latina secunda = "la dua"), rilatas do al la intervalo inter du apudaj ŝtupoj (ekz. c-d kaj ankaŭ e-f). La komplementa intervalo de la duto estas la septo.
En pli malvasta signifo, la sekundo (duto aŭ supertoniko ) ankaŭ estas la dua tono, kiu kuŝas sur la dua grado de gamo (ekz. d en la tonalo C-maĵoro).
Dutoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj estas
Multe pli maloftas
nur teorie ekzistas
Pli precize eblas difini muzikajn intervalojn per tonsilaboj: Duto estas intervalo inter tono kaj skale sekva tono.
Tonalto de toniko <Kodály> [do] estas 2 (kaj de [Do] estas 1). Duto de [do]
En Barato tonalto de toniko <Bharata> [sa] estas 2 (kaj de [Sa] estas 1). Duto de [sa]
La ĉi-supraj ciferoj montras la relativajn diferencojn de frekvencoj de tonoj.
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15) |
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Duto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.