Doĝo (doge duko, princo, reganto) estis gvidanto de la Venecia respubliko dum pli ol mil jaroj (8-a-18-a jarcentoj), simbolo de la sendependeco de la Venecia ŝtato.
La titolon oni uzis por mallonga tempo ankaŭ en la konkuranta mezepoka urboŝtata respubliko Ĝenovo.
La vorto venas el la latina vorto dux, „gvidanto”. Ĝia historio reiras al tiu epoko, kiam Venecio ŝajne estis vazalo de la Bizanca imperio. La institucio de la doĝo elformiĝis en la 8-a jarcento. Laŭ la tradicio, la unua doĝo estis Paolo Lucio Anafesto, elektita en 697.
Dum la 8-a-12-a jarcentoj, la doĝo havis larĝan potencon kaj la titolo ne estis heredebla, ĉiu provo fiaskis, kiu volis heredigi la titolon. Ekde la 12-a jarcento, la aristokrataro limigis rajtojn de la doĝo, fondis novajn instituciojn, kiuj transprenis multajn regadajn taskojn. La enoficiĝanta doĝo devis ĵurdeklari, kio malpliigis lian regpovon.
Samtempe oni decidis pri kondiĉoj por la titolo. Oni elektis la doĝon por tuta vivo el la gvidantaj veneciaj familioj. En la 15-a jarcento, la doĝo estis tiu duko, kiu devis obei al la leĝoj. La lasta doĝo Ludovico Manin estis senpotencigita en 1797, kiam Napoleono konkeris Nord-Italion.
La plej famaj, kapablaj doĝoj havis gravan politikan rolon kiel ekzemple Enriko Dandolo (regis 1192–1205), gvidanto de la kvara krucmilito kaj Francesco Foscari (regis 1423–1457), dum kies regado komenciĝis la surteraj konkeroj de Venecio. Francesco Morosini estis Doĝo el 1688 al 1694.
En Genova, oni enkondukis la saman titolon, regpotencon en 1339 laŭ ekzemplo de Venecio, por fini la batalojn de la urbaj partioj. Tie elektis la doĝon la popolo ekde 1384 ĝis 1515 preskaŭ senescepte. Oni reenkondukis la institucion en 1528, sed tiam oni elektis la doĝon el la aristokratoj kaj nur por du jaroj. Tiu institucio ĉesis same kiel en Venecio, per konkero de la francoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Doĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.