La distrikto Malojo (en la germana lingvo Bezirk Maloja, en la romanĉa lingvo District da Malögia, kaj en la itala lingvo Distretto di Maloggia) estas administra unuo de Kantono Grizono.
Ĝi havis 18586 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Samedan.
Distrikto Malojo | |
---|---|
Administra divido de Kantono Grizono | |
Kantono | Grizono |
Ĉefloko | Samedan |
Koordinatoj | 46° 32′ N 9° 52′ O / 46.533 °N, 9.867 °O 9° 52′ O / 46.533 °N, 9.867 °O |
Nombro de loĝantoj | 18586 (2009-12-31) |
Areo | 973,61 km² |
Loĝantardenseco | 19,1 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1827 |
La distrikto Malojo konsistas el la romanĉlingva Supra Engadino nordoriente de Malojo-Pasejo kaj la itallingva valo Bregaglia sudokcidente de la pasejkulmino.
La distrikto Malojo konsistas (stato en 2011) el 12 komunumoj en du komunumaroj, el kiuj la turisma loko Sankta Maŭrico estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bregaglia | 1613 | 251.45 | 3792 | |
Totale | 1 | 1613 | 251,45 | - |
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bever | 648 | 45.75 | 3781 | |
Celerina/Schlarigna | 1488 | 24.02 | 3782 | |
La Punt Chamues-ch | 719 | 63.27 | 3785 | |
Madulain | 202 | 16.28 | 3783 | |
Pontresina | 2004 | 118.19 | 3784 | |
Sankta Maŭrico | 5175 | 28.69 | 3787 | |
Samedan | 2976 | 113.80 | 3786 | |
S-chanf | 682 | 138.03 | 3788 | |
Silso en Engadino | 754 | 63.57 | 3789 | |
Silvaplana | 1002 | 44.77 | 3790 | |
Zuoz | 1323 | 65.79 | 3791 | |
Totale | 11 | 16973 | 722,16 | - |
La unua dokumenta mencio de Malojo datiĝas el la jaro 1244 kiel Malongum. La distrikto Malojo estis fondita kadre de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851 el la komunumaroj Bregaglia (germane Bergell) kaj Supra Engadino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malojo (distrikto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.