Municipo Ludza: Municipo en orienta Latvio ekde julio 2021

La distrikto > municipo Ludza (latve Ludzas novads) estas distrikto en orienta Latvio.

La distrikto estis kreita en 2021 en limoj de iama distrikto Ludza (latve Ludzas rajons, 1949-2009), krom paroĥo Nautrēni, transdonita al distrikto Rēzekne, per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj: latve Ludzas novads, Ciblas novads, Kārsavas novads, Zilupes novads. La centro de la distrikto situas en Ludza.

municipo Ludza
(Ludzas novads)
municipo
Municipo Ludza: Historio, Geografio, Loĝantaro
Ludza kastelruinoj
Municipo Ludza: Historio, Geografio, Loĝantaro
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Latgalio
Ŝoseo E22/A12 Rigo-Moskvo
 - Ŝoseo E262/A13 Vilnius-Pskovo
 - Ŝoseo P49 Kārsava-Ezernieki
Urboj Ludza, Kārsava, Zilupe
Riveroj Ludza, Rītupe
Areo 2 411 km² (241 100 ha)
Loĝantaro 21 777 (2021)
Denseco 9,03 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-058
Municipo Ludza: Historio, Geografio, Loĝantaro
Municipo Ludza: Historio, Geografio, Loĝantaro
Municipo Ludza: Historio, Geografio, Loĝantaro Vikimedia Komunejo: Ludza Municipality
Retpaĝo: ludzasnovads.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente Pskova provinco de Rusio, sude distrikto Krāslava, norde distrikto Balvi, kaj okcidente distrikto Rēzekne.

Historio

La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la Mezolitiko, 7-a jarmilo a.K. Fine de la Neolitiko (2-a jarmilo a.K.) en la teritorio vivis prahistoriaj baltoj triboj. Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto apartenis al la Latgalia lando Lotigola, verŝajne regata de Jersika ŝtato, en la 13-a jarcento la teritorio estis konkerita de Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio

La plej granda parto de la distrikto situas en la norda parto de la Latgalia altmontaro (latve Latgales augstiene), kun plej altaj montetoj Rudavas 244 m, Pentjušu 226 m, Dangu 221 m. Nordokcidente ĉirkaŭ Salnava estas parto de la Adzele alteco de la Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene). Laŭ la orienta limo troviĝas la malaltebenaĵo Mudava. La praroko konsistas el supra devonia dolomito kaj dolomitmarno. Mineraloj: dolomito (Malnava, Mediševa), argilo (Kārsava), gruzo (Vecslabada), dolĉakva kalkoŝtono, torfo (Peikstuļnīcas-Salas, Kreiču, Salinieku-Brieževkas kaj aliaj marĉoj). Grundoj - gazonaj podzoligitaj, gazonaj glejaj kaj marĉaj. Erozio de grundoj en altebenaĵoj. Arbaroj kovras proksimume trionon de la distrikta areo, marĉoj proksimume 7%.

Averaĝa temperaturo: −7,5 °C en januaro, +17,5 °C en julio. Precipitaĵo 650 mm jare.

Gravaj riveroj:

  • En la baseno de Daŭgavo - Sarjanka.
  • En la baseno de Velikaja - Rītupe, Ludza, Zilupe.

144 lagoj kun areo de pli ol unu hektaro, la plej granda - lagoj Cirma (12,6 km²), Lielais Ludzas (8,5 km²), Nirzas (5,6 km²).

Loĝantaro

Distrikto Ludza havas 21 777 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 9 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)
1. Ludza Urbo 7936
2. Kārsava Urbo 2016
3. Zilupe Urbo 1381
4. Malnava Vilaĝo Malnavas 323
5. Martiši Vilaĝo Isnaudas 322
6. Pasiene Vilaĝo Pasienes 286
7. Tutāni Vilaĝo Cirmas 282
8. Mērdzene Vilaĝo Mērdzenes 281
9. Pilda Vilaĝo Pildas 280
10. Vecslabada Vilaĝo Istras 279

Administraj unuoj

Urboj (pilsēta)

Ludzas pilsēta, Kārsavas pilsēta, Zilupes pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)

Blontu pagasts, Briģu pagasts, Ciblas pagasts, Cirmas pagasts, Goliševas pagasts, Isnaudas pagasts, Istras pagasts, Lauderu pagasts, Līdumnieku pagasts, Malnavas pagasts, Mežvidu pagasts, Mērdzenes pagasts, Nirzas pagasts, Ņukšu pagasts, Pasienes pagasts, Pildas pagasts, Pureņu pagasts, Pušmucovas pagasts, Rundēnu pagasts, Salnavas pagasts, Zaļesjes pagasts, Zvirgzdenes pagasts.

Galerio

Referencoj

Tags:

Municipo Ludza HistorioMunicipo Ludza GeografioMunicipo Ludza LoĝantaroMunicipo Ludza Administraj unuojMunicipo Ludza GalerioMunicipo Ludza ReferencojMunicipo LudzaLatva lingvoLatvioLudza

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LektoroTrentoNomoj kaj epitetoj de JesuoĜenerala teorio de relativecoBanjanoKleopatro la 1-aOktobrofestoSankta LuisoKarlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)Soja proteinoTrinidado kaj TobagoVojaĝo al KazohinioKrampo (interpunkcio)KokosoEsperantoSkaidiškėsDepartemento La GuajiraFebruaro de 20241939PodioAlytus (subdistrikto)MaišiagalaFutbala Mondpokalo 2022I kun makrono (cirila alfabeto)9-a de oktobroOleoĜermolisto de belgaj esperantistojOriks-antilopoWesley CrusherAgustín de IturbideMaizoISBNGravita akceloHispanioLa tri-korpa problemo (libro)AĵpentraĵoCifereca objekta identigiloNâzım HikmetHarry BelafonteKarnomanĝulojLav-ursoBucefala AleksandrioOra Marbordo (Aŭstralio)Ted HughesUnuiĝintaj NaciojMarokoAdministra divido de RusioRusioItala lingvoSudĉina maroParlamentoLuteranismoFizioterapioTM 31-210 Improvised Munitions HandbookErika BodnárKonsumismoSankta ĵaŭdoLos-AnĝelesoInĝenierartoElĉoLondonoJosif StalinReĝa ĉartoEjakuloRowan AtkinsonEliro (historia evento)Propedeŭtika valoro de EsperantoStainsBangladeŝoArcaicam EsperantomPropagando en Rusio🡆 More