La gubernio Jingchuan troviĝas en la vasta teritorio de urbo Pingliang, en la nordoriento de la provinco Gansuo, Ĉinio.
Ĝi estas en la kuniĝejo inter la provincoj Ŝanŝio kaj Gansuo, meze de loesa ebenaĵo, kaj estas ĉirkaŭita de 5 gubernioj kaj 1 distrikto, nome Ningxian, Changwu, Lingtai, Chongxin, Kongtong kaj Zhenyuan (Ĝenjuan). Ĝi estas 57 kilometrojn longa de la oriento ĝis la okcidento, 36 kilometrojn larĝa de la nordo ĝis la sudo, kaj la tuta areo estas 1409,3 kvadrataj kilometroj. En 2021, la gubernio Jingchuan havis 346 500 registritajn totalajn loĝantojn, kaj 215 600 konstantajn loĝantojn. Jingchuan Gubernio estas la plej taŭga regiono por kultivi bonkvalitajn pomarbojn en Ĉinio. Ĝi estas lokita ĉe ŝlosila punkto de la antikva Silka Vojo, kaj estas interna lando de ĉina civilizacio. De antikvaj tempoj, Jingchuan gubernio estis la unua grava urbeto de Chang'an ĉe la okcidentaj regionoj. La famaj vindindaĵoj estas Huishan Okcidenta Reĝpatrina Palaco, Yaochi, Suda Ŝtonkaverna Templo kaj Dayunsi Pagoda Templo ktp. En 2021 la la produkta valoro de Jingchuan gubernio estis 4,6 miliardoj juanoj.
La gubernio Jingchuan estas en la meza fluejo de la rivero Jing.
Ĝi estis establita en Distrikto Anding en Han-dinastio, en Distrikto Baoding en Dinastio Tang, en Distrikto Jingchuan en Dinastio Jin, en Jingzhou en Dinastio Ming, en Distrikto Jingzhou en 1913, kaj kiel Distrikto Jingchuan en 1914.
Ĝi situas je 107°15′-107°45′ orienta longitudo kaj 35°11′-35°31′ norda latitudo .
Jingchuan-Gubernio administras 11 distriktojn kaj 2 vilaĝarojn.
Chenguan, Yudou, Gaoping, Libao, Wangchong, Yaodian, Feiyun, Fengtai, Dangyuan, Ruifeng, Taiping, Luohandong, Jingming, Honghe kaj Zhanglaosi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jingchuan-Gubernio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.