Disputo (latine: disputare = tratranĉi, taksi el ĉiuj flankoj) estas kverel- aŭ instru-konversacio.
Ĉiu partio defendas sian opinion kaj argumentas pri ĝia praveco.
Disputo estis retorika ekzercado en la mezepokaj universitatoj en Eŭropo laŭ la modelo de la verkoj pri logiko fare de Aristotelo.
Signifa kategorio da disputoj okazis laŭlonge de la mezepoko inter kristanaj kaj judaj teologoj kiel formo de kaj teologia kaj filozofia debato kaj kristana prozelitismo. Ofte, la kristana flanko estis reprezentita fare de lastatempa konvertito el la judismo.
La nura maniero por la juda flanko "venki" estis devigi remiso tirante la kristanan flankon en pozicion en kiu estis necese nei la verecon de la Malnovan Testamenton por venki, farante herezon. Ĉar "gajno" de debato povus bone endanĝerigi la sekurecon de la juda komunumo ĝenerale, politikaj konsideroj certe eniĝis en kion judaj disputantoj publike diris aŭ sindetenis de dirado. Oficialaj protokolaj transskriboj de ĉi tiuj procedoj, krome, eble ne precize sekvis tion, kio fakte okazis; en kelkaj lokoj kion ili registras ne estis la disputado tiel kiel ĝi okazis, sed kristana polemika revizio kunmetita post la fakto.
vidu ankaŭ Akbar (romano)
Akbar la Granda, la tria en sinsekvo de islamaj Mughal-imperiestroj en Barato (1542-1605), montris netolereman sintenon direkte al hinduoj kaj aliaj religioj dum la fruaj jaroj da lia regado, sed poste ekzercis toleremon direkte al ne-islamaj kredoj renversante kelkajn el la striktaj leĝoj de ŝario.
Li tiam komencis serion de religiaj debatoj kie islamaj akademiuloj diskutus religiajn aferojn kun hinduoj, jainoj, zoroastrianoj kaj portugalaj katolikaj jezuitoj. Li traktis tiujn religiestrojn kun granda konsidero, sendepende de ilia kredo, kaj honoris ilin.
Ekzistas pluraj proverboj pri poŝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Disputo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.