La Diocezo de Ostrava-Opava (latine Dioecesis Ostraviensis-Opaviensis) estis fondita la 30-an de majo 1996 per buleo de Johano Paŭlo la 2-a kaj estas la plej juna diocezo teritorie de Ĉeĥio.
Ĝi ekestis per disigo de la Ĉefdiocezo de Olomouc kaj inkludas la tutan Ĉeĥan Silezion kaj parton de la norda Moravio, proksimume apartenas al ĝi la teritorio de la nuntempa Moravia-Silezia Regiono. La episkopo rezidas en Moravia Ostrava, kie estis konstruita 1998–2000 nova episkopejo. Sur teritorio de 6 360 km² vivis 2002 preskaŭ 600 mil katolikoj en 276 paroĥoj kun 149 episkopujaj pastroj, 55 ordenaj pastroj, 16 diakonoj kaj 327 ordenulinoj. La unua kaj nuna ĝia episkopo estas Mons. František Václav Lobkowicz. La funkcion de la generala vikario faras Mons. Marcel Tesarčík.
Diocezo de Ostrava-Opava | |
---|---|
Dioecesis Ostraviensis-Opaviensis latine | |
latina | |
Eklezia regiono | Moravia |
Episkopo | František Lobkowicz |
Vikario | Martin David |
Sacerdotoj | 205 inter kiuj 155 sekularaj kaj 50 regulaj 2.063 baptitaj de ĉiu sacerdoto |
Religiuloj | 55 viroj, 291 virinoj |
Diakonoj | 17 ĉiamaj |
Loĝantoj | 1.311.000 |
Baptitaj | 423.000 (32,3% el ĉiuj) |
Areo | 6.273 km2 km² en Ĉeĥio |
Paroĥoj | 277 (11 Vikariejoj) |
Fondita | 30-a de majo 1996 |
Rito | roma |
Katedralo | Božského Spasitele |
Kunkatedraloj | Nanebevzetí Panny Marie |
Patrona sanktulo | Hedvigo de Silezio |
Retejo | www.doo.cz |
Datoj el Pontifika Jarlibro 2005 rilataj je la 2004 * * | |
Katolika eklezio en Ĉeĥio | |
Lando | Ĉeĥio |
Areo | 6 150 km² (615 000 ha) [+] |
Loĝantaro | 1 292 170 [+] (2019) |
Denseco | 210,11 loĝ./km² [+] [+] |
Vikimedia Komunejo: Roman Catholic Diocese of Ostrava-Opava [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La episkopujo estas disigitaj en dek unu dekanujoj: de Bílovec, Bruntál, Frýdek, Hlučín, Jeseník, Karviná, Krnov, Místek, Nový Jičín, Opava kaj Ostrava.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Diocezo de Ostrava-Opava, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.