Dima Ŝevĉenko: ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto de Rusio

Dima ŜEVĈENKO (cirile Дима Шевченко, naskita en 1985, pasporte Dmitrij Ŝevĉenko, sed en Esperanto li preferas la pli koncizan variaĵon de la persona nomo) estas esperantisto kaj eldonisto de Rusio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Li estas filo de la esperantista paro Elena kaj Aleksandr Ŝevĉenko, kiuj en 1992 kun Dmitrij Perevalov en Moskvo fondis la esperantistan eldonejon "Impeto", kiu publikigas librojn en Esperanto kaj pri Esperanto en la rusa. Post la forpaso de la fondintoj (Aleksandr en 2012 kaj Elena en 2015), Dima kun sia esperantista edzino Anna Striganova sukcese plugvidas la eldonejon. Per tiu okupo ili lernis multe pri tekstoredaktado kaj enpaĝigo, same kiel pri la interesoj kaj preferoj de la Esperanta libromerkato. Ambaŭ geedzoj aktivas en la moskva Esperanto-movado, kie ili organizis plurajn popularajn aranĝojn. Ili kunlaboras ankaŭ pri instruado de Esperanto en diversaj medioj. En aprilo 2017 la paro Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova deklariĝis nova ĉefredaktista duopo de la revuo Esperanto - unuafoje en la historio de la revuo estas samtempe du ĉefredaktoroj.

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko: ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto de Rusio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1985 (1985-06-01) (38-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio
Familio
Patro Aleksandr Ŝevĉenko
Patrino Elena Ŝevĉenko
Edz(in)o Anna Striganova
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalistoeldonejo
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
Dima Ŝevĉenko: ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto de Rusio
Dima Ŝevĉenko: ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto de Rusio
vdr

Parttempe li laboras ĉe la prestiĝa Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj en Moskvo, kie li studis ĵurnalismon ĝis nivelo de magistriĝo kaj poste preparis doktoran disertacion por defendo. Liaj diplomverkoj ĉiam rilatas al Esperanto kaj ĝia loko en la mondo de amaskomunikiloj. Interreto grave rolas en lia nuntempa laboro, ĉu en praktika laboro pri la retejo de la Filologia Fakultato, ĉu kiel instrutemo kaj esplorobjekto. Kvinjara laboro ĉe la rethotela kompanio “masterhost” donis al Dima multajn teknikajn konojn pri tiu kampo.

Ekde la Kovim-pandemia epoko li regule organizas virtuale sabatajn trinkvesperojn, per eventaservo.org

Eksteraj ligiloj

Tags:

Aleksandr ŜevĉenkoAnna StriganovaCirileDmitrij Aleksandroviĉ PerevalovEsperantoImpeto (eldonejo)LibroRevuo EsperantoRusa lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

AkvoBiologioPanaboUrinadoUusimaaVisegrádVideo-blogoUltraviola radiadoLinio WakayamaFranca TogolandoAndrás MadasJohannes GutenbergEŭropoJosif Stalin-95Dan SmithĜermolisto de nederlandaj esperantistojRigoGoogleGersi Alfredo Bays1-a de majoAriel HenryGermanioAnton BettelheimBudhisma kalendaroLitova lingvoFilmoNavaAmfibioZamoro (Hispanio)Seksa pozicioOTP BankPlatonoPapuo-Nov-GvineoJaenbertNacia biblioteko de LatvioŜakoSalvia hispanicaSanĉo PanzoFranz KafkaVideohelpa arbitracioLago VareseMalvola orgasmoHentajo26-a de februaroFilozofioUniversala Kongreso de EsperantoTurkioPenisoParizoIslamisma insurekcio en la SaheloKuketoTremolecaj poplojHo-Ĉi-Min-urboPurpuraListo da Esperanto-vortarojMoseo de ĤorenoStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojCarreñoJohann Sebastian BachPopidoGualtiero GalmaniniZamenhofa TagoEast SussexFinnlandoAmoroRikoltado de pluvakvo en SaheloNGC 319Słupsk23-a de martoOswald de NorthumbriaFederico García LorcaSamseksemoEl-Ninjo🡆 More