Difiniteco

La difiniteco estas gramatika eco de substantiva subfrazo, kiu estas kaj specifa kaj identigebla en iu kunteksto.

Ĝi kontrastas kun la nedifiniteco de subfrazoj kiuj ne estas specifaj aŭ identigeblaj. En Esperanto, kiel en pluraj eŭropaj lingvoj, la difiniteco estas plej kutime markata per la difina artikolo la. En aliaj lingvoj, la difiniteco estas markata per subfraza afikso, vorta afikso aŭ fleksio. En la plimulto de lingvoj, la difiniteco ne estas markata en iu ajn el tiuj manieroj.

En iuj lingvoj, kiel la latinidaj lingvoj, preskaŭ ĉia uzo de substantivo postulas ian difinan aŭ ne-difinan artikolon; aliaj (kiel Esperanto) uzas artikolon nur kiam la subfrazo estas difinita. En multaj lingvoj, ekzemple la latinidaj lingvoj kaj Esperanto, ofte en la pluralo, la difinita artikolo ne vere indikas difinitecon, sed tutan aron aŭ klason: "la kuracisto diras ke tiu medikamento estas bona" (t. e., iu specifa kuracisto diris tion), sed "la kuracistoj diras ke tiu medikamento estas bona" (t. e., ĉiuj kuracistoj diras, sekve nedifinite). Tiu lasta frazo estas vere difina, nur se oni diris "Estas kuracistoj X kaj Y; la (t. e., tiuj) kuracistoj diris..."; sed se ne estas antaŭa kunteksto, oni komprenus la vorton "la" kiel "ĉiuj".

Ekzemploj:

  • angla lingvo: the boy (la knabo) - difina artikolo
  • eŭska lingvo: emakume ("virino"), emakume-a (virino-LA: "la virino"), emakume ederr-a (virino bela-LA: "la bela virino") - subfraza afikso
  • rumana lingvo: om ("viro"), om-ul (viro-LA: "la viro"); om-ul bun (viro-LA bona, "la bona viro") - vorta afikso


Tags:

ArtikoloSubstantivo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VikiversitatoListo de sendependaj ŝtatojMartoOĉamĉire9EuAlajos GobbiIslama oferofestoJamné (Tišnov)Villers-CotterêtsGreta ThunbergL. L. ZamenhofEsperanta teamo de futbaloPortugalio799MilitoJezdoviceTajlandoRIA NovostiCifereca objekta identigiloPurnoAfganioPikarda franca dialektoSeku TureAnarkiismoSueza KanaloInternacia Tago de ĴazoIgnacio ZuloagaHuangtaijiMTV3UrboTři Studně19-a de apriloBidioGrantHolodomoroRank (stacidomo)Reprodukta sanoEsko ValtaojaSalubrigoIooAnsa kaj OivaHabitatoIzkiLiberiga Revolucio (Argentino)Ordeno de la BanoVortoVKiproListo de Esperanto-vortarojFariba AdelkhahFundamenta KrestomatioMr. Tot Aĉetas Mil OkulojnPrintempoŽdírec (distrikto Jihlava)Apencelaj FervojojAntarkto(162421) 2000 ET701615Kozlov (distrikto Žďár nad Sázavou)Komuna norma datumaroGrekioCaroline AigleIŝmaelLinda BravaRapidresponda kodoMustafa Kemal AtatürkAkvoterapioNicolas ChopinDecembro de 2012🡆 More