David GAINES (naskiĝis la 20-an de oktobro 1961) estas usona komponisto.
Li verkis la unuan orkestran simfonion, kiu uzas tekstojn en Esperanto. Li verkis ankaŭ ĥoran kanton, Povas Plori Mi Ne Plu, kiu temas pri la iama militsituacio en Bosnio kaj Hercegovino. Tiu kanto gajnis la unuan premion "An Ok San" ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA en Tampereo en 1995. Li estas ankaŭ prezidinto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, D.K., kaj iame estis UEA-Fakdelegito por muziko kaj vegetarismo por tiu urbo.
David Gaines | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1961 (63-jaraĝa) en Stamford |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Johns Hopkins Universitato • Nordokcidenta Universitato • Amerika Universitato |
Okupo | |
Okupo | komponisto • esperantisto • brass player |
D-ro Gaines doktoriĝis sub la komponada fako de la Peabody-Konservatorio de Muziko en Baltimoro, Usono. Lia Esperanto-simfonio haveblas kompaktdiske registrita de la Moravia Filharmonia Orkestro de Ĉeĥio; Vit Micka, dirigento, kaj Kimball Wheeler, mezosopranulino.
Lia movada aktivado realiĝas precipe en de Muzika Esperanto-Ligo, en kiu li havas la postenon de Honora Prezidanto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article David Gaines, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.