La Dania-Germana Milito, ankaŭ konata kiel la Dua Ŝlesviga Milito, el 1864 estis konflikto inter Danio unuflanke kaj Aŭstrio kaj Prusio aliflanke.
La milito estiĝis pro la duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio kies duko estis tiutempe la dana reĝo. La reĝo deklaris novan konstitucion per kiu Danio fakte aneksis Ŝlesvigon.
La Germana Federacio okupis Holstinion, dum Aŭstrio kaj Prusio plumilitis kontraŭ Danio kaj okupis Ŝlesvigon. Danio fine transdonis Holstinion kaj Ŝlesvigon al Aŭstrio kaj Prusio. Jen estiĝis kverelo inter Aŭstrio kaj Prusio kiu permanente regu la duklandojn. En 1865 ambaŭ potencoj aranĝis ke Prusio regu Ŝlesvigon, la pli nordan landon, kaj Aŭstrio Holstinion. Jam en 1866, post la Prusia-Aŭstria milito, Prusio aneksis ambaŭ duklandojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dania-Germana Milito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.