La Dana Pilkluda Unuiĝo, dane Dansk Boldspil-Union (DBU), estas la nacia futbala asocio en Danio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj.
Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1889. La asocio interalie ekde la jaro 1991 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Supera Ligo - dane Superligaen. La ĉampiono en 2022-2023 estas la futbala klubo Kopenhago, dane Football Club København, rekonebla per emblemo de blua leona kapo, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 15-foje.
Dana Pilkluda Unuiĝo | ||
---|---|---|
federacio de futbalo | ||
Komenco | 18-a de majo 1889 vd | |
Lando(j) | Danio | |
Sidejo | Brøndbyvester | |
Situo | Brøndby | |
Membro de | FIFA • UEFA vd | |
Posedatoj | Dana nacia teamo de futbalo • Dana virina nacia teamo de futbalo • dania nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • vira sub-21-jarula futbala teamo de Danio • vira sub-19-jarula futbala teamo de Danio • Denmark League XI national football team • ina sub-19-jarula futbala teamo de Danio • ina sub-17-jarula futbala teamo de Danio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dana Pilkluda Unuiĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.