Club De Regatas Vasco Da Gama: Brazila futbala klubo

Club de Regatas Vasco da Gama - honorigita interalie per la Ordeno de Merito de Portugalio, pli bone konata nur kiel Vasco, akronimo estas CRVG ) estas brazila soci-multsporta klubo kun sidejo en la urbo Rio-de-Ĵanejro, fondita la 21-an de aŭgusto 1898 de grupo de remistoj.

Inspirite de la festadoj de la kvarcentjariĝo de la malkovro de la marvojo de Portugalio al Hindio, kiu okazis en 1498, ili baptis la novan asocion kun la nomo de la portugala navigisto kiu atingis ĉi tiun malkovron, Vasco da Gama.

Club de Regatas Vasco da Gama
Club de Regatas Vasco da Gama
emblemo
Club De Regatas Vasco Da Gama: Brazila futbala klubo
plursporta klubo
Komenco 21-a de aŭgusto 1898
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Posedata de 777 Partners vd
Retejo Oficiala retejo
Club De Regatas Vasco Da Gama: Brazila futbala klubo
Club De Regatas Vasco Da Gama: Brazila futbala klubo
vdr

La klubo estis fondita kiel "vetkurklubo", konsekrante sin en remado kiel unu el la plej grandaj ĉampionoj sur la kontinento - tial la akvosporta vorto regatto en la titolo. Tamen la klubo daŭre kovras aliajn kategoriojn kiel ekzemple atletiko, plaĝa volejbalo, basketbalo, plaĝa futbalo, inter aliaj, havante futbalon kiel la plej tradicia sporto. Tiun historion la klubo cetere divis kun la samurba sporta klubo [[Clube de Regatas do Flamengo], kiu ankaŭ komencis kiel remada klubo, sed nun same precipe estas futbalklubo.

Club De Regatas Vasco Da Gama: Brazila futbala klubo
kluba blazono, kiu kompletigas la dekstran kluban flagon

Simboloj

La koloroj de Vasco tenas fortan signifon: la nigra diagonala strio sur blanka fono en la kluba flago rilatas al la vojo al la Oriento, trovita de Vasco da Gama (en la kluba blazono estas inverse blanka strio sur nigra fono, sed sama ideo). Krome, nigro kaj blanko estas koloroj kiuj kongruas kun la ideo de komuneco de etnoj, ĉar la klubo estis la unua sporta asocio en Brazilo, kiu batalis kontraŭ rasa kaj socia antaŭjuĝo, estinte la unua en la historio de sportaj kluboj en Brazilo esti elektinta prezidanton "ne blanka": en 1904, en tempo kiam rasismo kontraŭ nigruloj estis ofta praktiko en sporto, la Vasco da Gama havis la honoron elekti la mulaton Cândido José de Araújo al la plej alta ŝtupo de la klubo. La Kruco, la ĉefa simbolo, kromnomata, "kruco de da Gama", havas decidite religian aspekton, ĉar la portugala Ordeno de Kristo, de kiu ĝi devenas, estis kaj religia kaj kavalira.

La klubo en 1917 estis inter la fondaj membroj de plej alta futbala ligo de Brazilo, el kiu evoluis la Brazila Ligo, kaj la unua vira futbala teamo sekve ĉiam partoprenis la matĉojn de la plej alta ligo, krom en la sezono 2008-2009, kiam ĝi unu jaron devis kontentiĝi pri konkuro en la dua ligo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

1498189821-an de aŭgustoAkronimoBraziloHindiaj flotegoj de PortugalioOrdeno de MeritoPortugalioRio-de-ĴanejroSportoVasco da Gama

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VikinovaĵojVirina seksa mutilado3-OktinoMalalta ĉambroSankt FlorianMasturbadoSüdwestrundfunkAnglalingva VikipedioSântelecLeviloTelefona landokodoInforma teknologioSeviloVladimir PutinĈina Akademio pri SciencojMoskvoClermont-de-l'Oise (stacidomo)Anusa seksumadoEldomigoListo de komunumoj en distrikto BihorÉdouard-Henri AvrilSeán Ó RiainTibor BornaiFrancisko PatrikoBéla RigóNulesIzoheksinoDekoltaĵoOficialaj aldonojFrandzadoTajlandoApache OpenOfficeVolapukoAngorojIsabelle AdjaniPornografioFelpersonoĜenerala Datum-Protekta RegularoMadridoGazetoAlgemesí (stacidomo)Hutia movadoBurgo HoheneckenIdanha-a-NovaMelitón RodríguezSun MicrosystemsFajliloFundão (Portugalio)Aprilo de 2024LernejoStatistiko de EsperantujoDrahanoviceJohor BahruGermanioArba tagoAppleSistemo por administrado de enhavoTimo VäänänenMetila askorbatoVojaĝo al KazohinioBrundorsa paruo3-Undekino🡆 More