Circaetus estas genro de mezgrandaj agloj en la familio de rabobirdoj nome Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ multajn aliajn dumtagajn rabobirdojn kiaj la buteoj kaj la cirkuoj, sed en la subfamilio de Cirkaetenoj, nome Serpentagloj.
Circaetus | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Serpentaglo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
C. gallicus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri specioj de loĝantaj birdoj en Afriko, sed la migranta Komuna serpentaglo reproduktiĝas el la baseno de Mediteraneo al Rusio, Mezoriento kaj Barato, kaj vintras en subsahara Afriko kaj orienten al Indonezio.
Tiuj Serpentagloj troviĝas en malfermaj habitatoj kiaj kultivataj ebenaĵoj kaj aridaj savanoj, sed ili postulas arbojn por konstrui neston el bastonetoj. La ununura ovo estas kovata ĉefe aŭ nure de la ino.
La agloj de la genro Circaetus havas rondoforman kapon kaj larĝajn flugilojn. Ili predas reptiliojn, ĉefe serpentojn, sed ankaŭ lacertojn kaj foje eĉ malgrandajn mamulojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Circaetus, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.