Ciproterona acetato estas kontraŭandrogenaĵo kaj progestogeno uzata por kuraci androgen-rilatajn malsanojn kiel aknon, hirsutismon (troan haran kreskon), trofruan puberecon, kaj prostatan kanceron, kiel komponaĵo de hormona terapio por transgenraj virinoj, kaj en buŝaj kontraŭkoncipiloj.
Ĝi estas formulata kaj uzata kaj sole kaj kombinite kun oestrogeno kaj disponeblas por uzo kaj buŝe kaj enmuskole.
CPA blokas la efikojn de androgenoj kia testosterono en la korpo, kion ĝi faras per antaŭmalhelpado de ilia interago kun sia biologia celo, la androgena ricevanto (AR), kaj per redukto de ilia produktiĝo per la gonadoj kaj sekve iliaj koncentriĝoj en la korpo. Aldone, ĝi havas progesteronecajn efikojn per aktivigo de la progesterona ricevanto (PR). CPA estas bone sorbita, vaste ligiĝas al plasmaj proteinoj, kaj havas eliminan duoniĝan tempon ĉirkaŭ 40 horoj.
Oftaj kromefikoj de nekontraŭkoncipilaj (t.e. altaj) dozoj de CPA en viroj inkludas ginekomastion (maman ekkreskon) kaj iniĝon ĝenerale. Sendepende de sekso, oftaj kromefikoj inkludas hipogonadismon (malaltajn nivelojn de sekshormonoj), inversigeblan nefekundecon, seksan malfunkcion, psikajn simptomojn kiaj deprimo, laceco, kaj koleremo, nesufiĉecon de vitamino B12, kaj altajn hepatajn enzimojn. Maloftaj sed seriozaj reagoj al CPA inkludas trombojn, hepatan damaĝon, kaj iujn formojn de benigna cerba tumoro (specife prolaktinomojn kaj meningiomojn). CPA ankaŭ povas kaŭzi adrenalan nesufiĉecon kiel drogeltira efiko se oni subite ĉesas uzi altan dozon de ĝi.
CPA enkondukiĝis en 1973 kaj estis la unua kontraŭandrogenaĵo, kiu medicine uziĝis. Aliaj gravaj kontraŭandrogenaĵoj krom CPA inkludas spironolaktonon kaj bikalutamidon. La drogo vaste disponiĝas tra la mondo, sed rimarkinde ne aprobiĝis por uzo en Usono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ciproterona acetato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.