Rosa × centifolia, aŭ centfolia rozo, provenca rozo estas rozogrupo kun plenaj floroj, kiuj estis breditaj fine de la 16a jarcento en Holando.
La centfolia rozo ekestis el la interkrucado de Rosa gallica, Rosa moschata, Rosa canina kaj Rosa × damascena. La habito de Rosa × centifolia similas al tiu de la sovaĝa rozo Rosa gallica. Estas arbusto kun multaj pikiloj kiu atingas alton de ĝis 2 m . La floroj estas apundaj en grupoj, pendantaj kaj tre plenaj. La rozoj servis kiel motivo por flandraj kaj nederlandaj pentristoj. Tial ili ankaŭ nomiĝas „Rose des Peintres“ (rozo de pentraĵoj).
Rosa × centifolia | |
---|---|
Biologia klasado | |
| |
Aliaj Vikimediaj projektoj | |
Subgrupo de la centfoliaj rozoj estas la musko-rozoj. La plej multaj kultivaroj de la musko-rozoj estis breditaj ĝis 1850.
La centfoliaj rozoj apartenas la malnovaj rozoj kaj estas tre ŝatataj en kamparaj ĝardenoj . Ili estas vintrorezistaj kaj dolĉe odorantaj. La koloro varias inter blanka, rosea ĝis malhelruĝa.
La petaloj estas uzataj por gajni rozoleon kaj rozakvon. Ili estas uzataj por fari kosmetikaĵojn, parfumon kaj por prepari rozkonfitaĵon.
La kultivaro 'Reine des Centifeulles', Belgio 1824, estas la „reĝino de la centfoliaj rozoj “. Ĝi havas fajnan odoron kaj grandajn dense plenajn roseajn florojn en junio. De la pli ol 200 kultivaroj el la 17a kaj 18a jarcento hodiaŭ ekzistas ankoraŭ nur 20 kultivaroj sur la merkato. Jen selekto de kelkaj kultivaroj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Centfolia rozo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.