Cenotafo estas malplena tombo, aŭ funebra monumento starigita honore al persono, aŭ grupo de personoj, por kiuj oni deziras konservi specialan memoraĵon.
Temas pri simbola konstruaĵo.
Laŭ Francisko Azorín Cenotafo estas Funebra monumento, ne enhavanta la kadavron de la persono al kiu ĝi estas dediĉita.
La kutimo de regantoj vizitantaj landon proponi florbukedon al cenotafo, kiel eble la Tombo de la Nekonata Soldato, estas moderna kutimo naskita el la mondaj militoj kiuj detruis Eŭropon en la 20a jarcento.
La vorto cenotafo derivas el la greka kenos kies signifo estas ‘malplena’ kaj tafos kiu signifas ‘tombon’.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cenotafo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.