La builsaoj (aliaj nomoj aŭ nomformoj: Buli, Bulea, Bulsa aŭ Kanjaga) estas etno en Ganao.
La builsaoj mem nomas sin Builsa. Al tiu etno alnombriĝas proksimume 150.000 ĝis 160.000 homoj, kies loĝregiono situas en la centra nordo de Ganao en la distrikto Sandema. Plejparte la builsaoj vivas en la distrikto Builsa en la Supera Orienta Regiono. Limriveroj de la etno estas en la okcidento la rivero Sisili, en la sudo la rivero Kulpawn kaj en la oriento la rivero Blanka Voltao kaj la Tano. Norde la loĝregiono distancas per proksimume 20 km larĝa strio de Kasena-lando for de la limo al Burkino. Tiu loĝregiono situas inter la lokoj Wiasi, Kunkwa, Kanjaga, Doninga, Nakong kaj Chuchiliga.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Builsaoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.