La Brungorĝa bordhirundo, Riparia paludicola, estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae).
Ĝi estis oficiale priskribita kiel Hirundo paludicola de franca Wiki Esperantoornitologo Louis Vieillot en 1817 en sia Nouvelle Dictionnaire d'Histoire Naturelle.
Brungorĝa bordhirundo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brungorĝa bordhirundo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Riparia paludicola (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi havas ampleksan teritorion en Afriko kaj tra Barato kaj aliaj partoj de suda Azio. Ĝi estas parte migranta specio, kun kelkaj populacioj farante sezonajn movojn. Ĝi estas kutime asocia ege ligita al akvo.
Brungorĝa bordhirundo estas kolonia en sia nestokutimaro, reproduktiĝante multaj paroj ege kune laŭ la disponebla spaco. La nestoj estas je la fino de tuneloj de 30 al 60 cm longaj, elfositaj en sablaj bordoj. La vera nesto estas litaĵo el pajlo kaj plumoj en ĉambreto je la fino de la tunelo. La ino demetas 2 al 4 ovojn en kutima ovodemetado, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj.
La brunaj dorso, malgrandeco kaj rapida bombasta flugo separas la specion de la Brungorĝa bordhirundo tuj el plej parto de la aliaj membroj de la familio de hirundoj. Ĝi estas la plej simila al la Bordhirundo, Riparia riparia , kiu estas ĝia norda samgenrano. Kie la reproduktaj teritorioj koincidas en suda Azio, la Brungorĝa bordhirundo kutime reproduktiĝas je pli malaltaj altitudoj ol ties parenco. En la norda vintro, ambaŭ specioj troviĝas je la samaj humidaj habitatoj.
La 12 cm longa Brungorĝa bordhirundo estas bruna supre kaj blanka aŭ palbruna sube. Ĝi ne havas la mallarĝan brustozonon de la Bordhirundo; la beko estas nigra kaj la kruroj estas brunaj. Ambaŭ sekosj estas similaj, sed junuloj havas palajn pintojn en plumoj de la pugo kaj flugiloj.
Estas sep rasoj diferencaj laŭ grando kaj la plumarnuancoj de la supraj aŭ malsupraj partoj.
La manĝo de tiu specio konsistas el etaj insektoj, ĉefe kuloj kaj aliaj muŝoj rilataj al akvo.
La trila kanto de la Brungorĝa bordhirundo estas konstanta kiam birdoj flugas, kaj iĝas konverseca subtono post setliĝo en ripozejo. Estas ankaŭ akra alarmvoĉo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Brungorĝa bordhirundo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.