La Borsa Katastrofo de 1929, aŭ en angla The Wall Street Crash of 1929, konata ankaŭ kiel Stock Market Crash aŭ Great Crash, estis grava krizo en la borso kiu okazis fine de oktobro 1929.
Ĝi komencis la 24an de oktobro ("Black Thursday" aŭ Nigra Ĵaŭdo) kaj pluis ĝis la 29a de oktobro, 1929 ("Black Tuesday" aŭ Nigra Mardo), kiam la prezoj en la Novjorka Borso falegis.
Ĝi estis la plej detrua borsa katastrofo en la historio de Usono, se konsideri la plenan etendon kaj daŭron de la postaj efikoj. La falego, kiu sekvis la falegon de la Londona Borso okazinta en septembro, markis la komencon de la 12-jara Granda Depresio kiu estis suferita de ĉiuj industriigitaj landoj en Okcidento.
Laŭ iama proparolanto de la Usona Federacia Rezervo nome Ben Bernanke, la Granda Depresio estis okazigita de la Federacia Rezerva Sistemo, kaj multo de la ekonomia damaĝo estis okazigita rekte de la bankopaniko al amasaj bankoretiroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Borsa Katastrofo de 1929, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.