La blazono de Tanzanio konsistas el ŝildo de batalanto kiu portas oran porcion en la supra parto sekvata sube de la flago de Tanzanio.
Blazono de Tanzanio | |
---|---|
La blazono de Tanzanio | |
Lando: | Tanzanio |
Uzata ekde: | 1961 |
La ora porcio reprezentas mineralojn en la Unuiĝinta Respubliko; la ruĝa porcio sub la flago simbolas la riĉan fekundan grundon de Afriko; dum la ondumantaj strioj reprezentas la landon, maron, lagojn kaj marbordojn de la Unuiĝinta Respubliko.
En la ora parto de la flago aperas brulanta torĉo signifanta liberecon (UHURU), klerecon kaj scion; lanco signifanta defendon de libereco kaj krucitaj hakilo kaj sarkilo estantaj la iloj kiujn la popolo de Tanzanio uzas por disvolvi la landon.
La ŝildo staras sur reprezento de Kilimanĝaro, Elefantaj dentegoj estas subtenataj de viro kaj virino, kun kariofila planto ĉe la piedoj de la viro kaj kotona planto ĉe la piedoj de la virino indikantaj la temon de kunlaborado.
La devizo de la Unuiĝinta Respubliko - Uhuru na Umoja – estas skribita en la svahila kaj signifas "Libereco kaj Unueco".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blazono de Tanzanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.