La blazono de Bulgario estas simbolo de sendependeco de la lando ekde la jaro 1997 kaj estis projektita laŭ la ekzemplo de la blazono de jaroj 1930-1946.
Ĝia ĉefa elemento estas ora leono kun krono. Ĝi troviĝas sur ruĝa blazonŝildo. Ĉe la supra rando de la blazonŝildo troviĝas krono kun kvin krucoj kaj unu kruceto supre. La ŝildon apogas du leonoj - la dekstra estas sama kiel la ŝilda leono kaj la maldekstra estas ĝia respeguliĝo. Ambaŭ leonoj staras sur branĉoj de kverko. Sub ili troviĝas rubando kun tri naciaj koloroj kaj moto: Съединението прави силата (bulgare: "Unueco donas forton").
Blazono de Bulgario | |
---|---|
La blazono de Bulgario | |
Uzata ekde: | 1997 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blazono de Bulgario, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.