La Blanka ŝarko aŭ Granda blanka ŝarko (Carcharodon carcharias), konata ankaŭ kiel granda blankulo, aŭ poezie blanka morto, estas specio de granda lamnoforma ŝarko kiu povas troviĝi en la akvoj de marborda surfaco de ĉefaj oceanoj.
La Blanka ŝarko estas konata ĉefe pro sia grando, kun maturaj individuoj kreskantaj ĝis 6.4 m laŭ longo (kvankam oni publikigis registrojn de grandaj blankaj ŝarkoj ĝis ĉirkaŭ 8 m, kaj de 3,324 kg peze. Tiu ŝarko atingas sian maturecon je ĉirkaŭ 15 jaroj de aĝo kaj estis iam supozate kun vivodaŭro de ĉirkaŭ 30 jaroj. La vera vivodaŭro de grandaj blankaj ŝarkoj estas multe pli longa; nuntempe oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi povas esti tiom longa kiom ĝis 70 jaroj aŭ plie, kio faras ĝin unu el plej longvivaj kartilagaj fiŝoj nune konataj. Masklaj grandaj blankaj ŝarkoj bezonas 26 jarojn por atingi seksan maturecon, dum inoj bezonas 33 jarojn por esti pretaj produkti idojn. Grandaj blankaj ŝarkoj povas akceli ĝis ĉirkaŭ 56 km/h.
Blanka ŝarko | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Carcharodon carcharias Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blanka ŝarko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.