Berghof estis vilaĝa sidejo de Adolf Hitler en Obersalzberg, Alpoj.
Ekde la jaro 1928 la konstruaĵo estis somera restadejo de Hitler. Post ekpreno de potenco en 1933 li aĉetis ĝin kaj alikonstruigis ĝin al sia rezidejo. Kun konstruado de "Reichskanzlei Dienststelle Berchtesgaden (Kleine Reichskanzlei)" en la jaro 1937 la regiono evoluis kiel centra sidejo de la potenco en la tempo de Nazia Germanio.
Internaciaj politikistoj kaj diplomatoj alvojaĝis al Berghof cele al gravaj traktadoj. Kiel ĉefsidejo de Adolf Hitler Berghof servis inter januaro kaj julio 1944. La konstruaĵo antaŭ la fino de la Dua Mondmilito estis grave damaĝigita pro avialdilatakoj de aliancanaj soldataroj kaj taĉmentoj de SS, kaj en la jaro 1952 la federacia lando Bavario eksplodigis la reston de la konstruaĵo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Berghof, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.