La 9-an de marto 2022, la rusa aerarmeo bombis akuŝejon № 3, hospitalkomplekson kiu funkciis kiel infanhospitalo kaj akuŝsekcio en Mariupolo, Ukrainio, dum la rusa invado en Ukrainion, mortigante almenaŭ kvar homojn kaj vundante almenaŭ dek ses, rezultigante almenaŭ unu mortnaskon.
Aviadilatako sur la hospitalo en Mariupolo | |
---|---|
Hospitalo en Mariupolo post aviadila atako | |
Koordinatoj | 47° 05′ 47″ Nordo 37° 32′ 01″ Oriento / 47.09645 °N, 37.53373 °O 37° 32′ 01″ Oriento / 47.09645 °N, 37.53373 °O |
Dato | 9-a de marto, 2022 |
Mortoj | 4 + 1 mortnaskito |
Vunditoj | almenaŭ 17 |
Atakintoj | Armitaj Fortoj de Rusia Federacio |
Ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij, la estro de la departemento pri ekstera politiko de Eŭropa Unio, Josep Borrell, kaj la ministro de la Armitaj Fortoj de Britio, James Heappey, nomis la bombadon militkrimo.
La 10-an de marto, la Ministroj pri Eksteraj Aferoj kaj la Ministerio pri Defendo de Rusio deklaris, ke la bombado de la hospitalo estas pravigita per la supozata ĉeesto de ukraina armea personaro en Mariupola akuŝejo №1, kiel antaŭe dirite, la 7-an de marto, de Reprezentanto de Rusio ĉe UN, Vasilij Nebenzia. Pluraj amaskomunikiloj malakceptis la rusajn asertojn kiel malverajn.
La raporto de OSKE deklaris, ke la aviadila atako estis rusa militkrimo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aviadilatako sur la hospitalo en Mariupolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.