2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion

Kronologio de la invado de Rusio en Ukrainion komencita la 24-an de februaro 2022 laŭ ordono de rusia prezidento Vladimir Putin.

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion


Februaro 2022

24-a de februaro

Prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion en urĝa alvoko kaj informis pri komenco de speciala operaco en Ukrainio. Sekvis atakoj de rusiaj trupoj, kiuj eniris Ukrainion de pluraj flankoj kaj atakis militajn objektojn.

Iom antaŭ la 7-a horo, ukrainia prezidanto Volodimir Zelenskij deklaris militreĝimon en la tuta lando kaj interrompis diplomatiajn rilatojn kun Rusio. Post la atakoj, la tuta aerspaco de Ukrainio estis fermita.

25-a de februaro

Pluas la invado de Rusio en Ukrainion; rusiaj trupoj alvenis ĝis Kievo; ukrainia registaro agnoskis pli ol 100 mortoj.

26-a de februaro

Pluas la invado de Rusio en Ukrainion, kiu agnoskas 200 mortojn kaj milon da vunditoj. Inter 50 000 kaj 100 000 ukrainoj eliris el la lando kaj multaj aliaj klopodas same fari. En Kievo kaj en aliaj lokoj oni rezistas kontraŭ la avanco de la rusiaj trupoj.

27-a de februaro

Rusiaj trupoj eniris en Berdjansko, Melitopolo kaj Ĥersono sude kaj en Ĥarkivo norde, kie pluas rezisto same kiel en Kievo. Estas kontraŭdiraj informoj pri la atakoj kaj rezistoj en diversaj urboj, depende de la fonto. Pli certaj ŝajnas la informoj pri la eliro de ukrainoj el la lando, nome ĉirkaŭ 360 000 ĝis tiu tago.

28-a de februaro

Alvenis al la limo inter Ukrainio kaj Belorusio ukrainia delegitaro por batalĉesa negocado. La ukrainia prezidanto Volodimir Zelenskij petis aligon de Ukrainio al la Eŭropa Unio.

Marto 2022

2-a de marto

Pluas la atakoj al Kievo kaj Ĥarkovo. Rusiaj trupoj kontrolas la marbordon inter Krimeo kaj Donbaso, tio estas de la Azova Maro. Je tiu dato pli ol 800 000 rifuĝintoj eliris el la lando.

Volodimir Struk, ukrainia politikisto, urbestro de Kreminna, estis mortpafita.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri rezolucio kiu "postulas al Rusio tuje ĉesi uzi forton kontraŭ Ukrainio" kaj ke ĝi "retiru tuje, tute kaj senkondiĉe ĉiujn siajn militfortojn". La teksto ankaŭ "bedaŭras" "en la plej fortaj terminoj la agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio" kaj asertas "sian alligitecon al suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco" de Ukrainio. 141 landoj voĉdonis favore al la rezolucio, 5 kontraŭe, 35 sindetenis. La kvin kontraŭintaj landoj estas Rusio, Belorusio, Nord-Koreio, Sirio kaj Eritreo.

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Mapo de la voĉdono de la rezolucio ES-11/1. Verde: poraj voĉdonoj, flave: sindetenaj, ruĝe: kontraŭaj, blue: neesprimitaj.

3-a de marto

38 landoj apelacias al Internacia Puna Kortumo pro la invado de Rusio de Ukrainio. Tiu estas la historie plej larĝa apelacio .

Jam unu miliono da rifuĝintoj eliris el la lando. La rusiaj trupoj kontrolis Ĥerson kaj pluas la atakoj al Ĥarkovo. Rusio agnoskis perdojn de 500 rusiaj soldatoj, dum ukrainiaj fontoj indikas aliajn ciferojn multe pli altajn. Dume jam pli ol 6 000 personoj estis arestitaj en Rusio pro montrado sin kontraŭ la milito kaj en Belorusio pli ol 600.

4-a de marto

Pluas la atako de Rusio en Ukrainion, kiu agnoskis, ke la rusiaj trupoj ekkontrolis la atomcentralon de Zaporiĵo.

6-a de marto

Jam 1 500 000 rifuĝintoj eliris el Ukrainio laŭ UN. En Rusio jam estis ĉirkaŭ 10 000 arestitoj pro manifestaciado kontraŭa al la milito kaj ĵurnalistoj estis avertitaj ne informi kontraŭ la registara sinteno. Pluas la bombado de Ĥarkovo kaj Mariupolo.

8-a de marto

La ĉinia prezidanto Ŝji Ĝjinping deklaris ke li subtenas la agadon de Francio kaj Germanio por batalhalto en Ukrainio. La usona prezidanto Joe Biden anoncas embargon kontraŭ usonaj importadoj de rusa petrolo kaj gaso.

9-a de marto

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Porinfana malsanulejo de Mariupolo, 9-a de marto 2022

Bomboj trafas la porinfanan malsanulejon de Mariupolo: 3 mortintoj, 17 vunditoj. Rusio koncedas la ĉeeston de rusiaj konskriptitaj soldatoj en Ukrainio.

10-a de marto

La rusia kaj ukrainia eksteraferaj ministroj renkontiĝas en Turkio, por provi atingi batalhalton, sed ukrainia ministro Dmitro Kuleba deklaris, ke li dubas, ke li povas trovi interkonsenton kun rusia ministro Sergej Lavrov. Tiuj ĉi interparoloj rezultigis neniun progreson. En gazetara konferenco okazinta post ĉi tiu renkontiĝo, Sergej Lavrov asertis, ke Rusio "ne invadis Ukrainion" kaj asertis, ke la bombado la antaŭan tagon de la akuŝejo de Mariupolo okazis ĉar laŭ li, ĝi "gastigis reale la Azov-batalionon kaj aliajn radikaluloj" kaj fine ke la rusia registaro "neniam volis militon kaj celas fini la nunan konflikton".

11-a de marto

Vladimir Putin deklaris, ke li volas faciligi la sendon de volontulaj batalantoj al Ukrainio, precipe el Mezoriento. Ĉirkaŭ 2,5 milionoj da homoj fuĝis el Ukrainio, laŭ UN.

12-a de marto

Laŭ la ukrainia registaro, 1 300 ukrainiaj soldatoj mortis ĝis tiam kaj ĉe civiluloj temas pri almenaŭ 549 mortintoj, laŭ UN.

13-a de marto

Pluas la sieĝo al Mariupolo, dum Rusio bombardis militistajn flughavenojn en Lucko kaj Ivano-Frankivsk, proksime al la limo kun Pollando. Aero-kosmaj trupoj de Rusio atakis la Javorovan militekzercejon en Lvova provinco, Ukrainio per krozmisiloj. Ukrainiaj aŭtoritatoj raportis pri 35 pereintoj kaj 134 vunditoj. La ekzercejo servis kiel centro por eksterlandaj solduloj, kies dungado post tio estis ĉesigita.

14-a de marto

En la centro de Donecko falis misilo Toĉka-U, mortiginte 21 kaj vundinte 37 homojn. Ukrainia armeo neis sian intervenon.

15-a de marto

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Brulanta loĝkonstruaĵo en Kievo, 15-a de marto 2022.

Pli ol tri milionoj da rifuĝintoj eliris el Ukrainio, laŭ Unuiĝintaj Nacioj. La ĉefministroj de Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio veturas al Kievo por kunsido kun Zelenskij.

16-a de marto

Rusiaj militŝipoj bombardas Odeson.

La Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj juĝis pri plendo de Ukrainio kontraŭ militkrimoj de Rusio invadinta Ukrainion: Rusio devas tuj ĉesigi ĉiujn militagojn. La milita atako rompas kontraŭ internacia juro, kaj neniel estas pravigebla per asertita kontraŭrusa "genocido", pri kiu Rusio tute ne montris iujn pruvojn.

Rusia aviadatako kontraŭ teatrejo en Mariupolo en kiu civiluloj estis rifuĝintaj kaŭzis 300 mortintoj.2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion  Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

17-a de marto

UN raportis ke almenaŭ 700 civiluloj estis mortigitaj ekde la komenco de la milito. La ukrainia elektra reto estis konektita al tiu de Eŭropa Unio.

18-a de marto

Rusiaj bomboj bombardas la flughavenon de Lvivo, kiu ĝis tiam ne estis atakita kaj utilis kiel elirejo por rifuĝintoj.

21-a de marto

Pluas bombadoj en Kievo, Ĥarkivo, Mariupolo, Mikolajivo, Odeso. Laŭ la milita administracio de la Donecka regiono, 80% de la infrastrukturoj de la urbo Mariupolo estas difektitaj aŭ detruitaj.

22-a de marto

La prezidento de Usono Joe Biden asertis ke la rusia armeo intencas uzi kemiajn kaj biologiajn armilojn kontraŭ Ukrainio.

23-a de marto

Ponto uzata por evakui loĝantojn kaj alporti humanitaran helpon al Ĉernihivo estis bombita kaj detruita.

25-a de marto

La rusa Ĝenerala Stabo anoncis, ke la rusia armeo nun koncentriĝos pri la konkero de Donbaso en orienta Ukrainio.

26-a de marto

La urboj Ĥarkivo, Ĉernihivo kaj Mariupolo daŭre estas ĉirkaŭitaj, sed operacioj estas limigitaj al bombardoj kaj artileria fajrado.
En la okcidento de la lando, pluraj rusiaj aeratakoj trafis Lvivon: brulaĵdeponejo estis celita same kiel armeaj infrastrukturoj.

29-a de marto

Misilatako trafas la ŝtatan administraciejon de la urbo Mikolajivo, kaŭzante minimume 35 mortintojn kaj 33 vunditojn.

31-a de marto

La rusia armeo forlasas la nuklean centralon de Ĉernobilo, laŭ ukrainiaj aŭtoritatoj forprenante kaptitojn.

Aprilo 2022

1-a de aprilo

Unuafoje ekde la komenco de la milito, la ukrainia armeo plenumis operacon ene de la rusia teritorio, trafinte naftodeponejon en Belgorodo.
La prezidanto de la Eŭropa Parlamento Roberta Metsola vojaĝis Kievon kaj renkontis la ukrainian prezidenton Volodimir Zelenskij.

3-a de aprilo

Rusio estas akuzita je militkrimoj por centoj da civiluloj trovitaj mortintaj en la urbo Buĉa liberigita de ukrainaj trupoj. Grandaj bombardoj estis aŭdita en la oriento kaj en la sudo en la grandurboj Odeso kaj Mikolajivo.

5-a de aprilo

Alparolinte plurajn parlamentojn ekde la komenco de la milito (la usonan, la germanian, la polan, la israelan, la eŭropan, la japanian, la norvegian, la hispanian, la rumanian, kaj aliajn) Zelenskij alparolis la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj, instigante ĝin al tujaj agoj kontraŭ Rusio kaj al ties ekskludo de la Sekureca Konsilio.(2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion  Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.)

7-a de aprilo

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Severodonecko, 6-a de aprilo 2022

Rusio estas suspendita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj.

La porparolanto de la Kremlo Dmitrij Peskov unuafoje ekde la komenco de la milito agnoskis gravajn perdojn por la rusia flanko, aldonante: "Tio estas grandega tragedio por ni".

8-a de aprilo

Almenaŭ 35 homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 100 vunditaj en la atako kiu matene trafis stacion Kramatorsk en orienta Ukrainio, kie centoj da homoj dezirantaj fuĝi el la regiono atendis.

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kaj la estro de la eŭropa diplomatio Josep Borrell vojaĝis Kievon kaj renkontis la ukrainian prezidenton Volodimir Zelenskij.

11-a de aprilo

La aŭstra kanceliero Karl Nehammer renkontis la rusian prezidenton Vladimir Putin en Moskvo, markante la unuan viziton de okcidenta gvidanto ekde la komenco de la milito. Laŭ la aŭstra kancelario, la interparolo kun la rusia gvidanto estis "tre rekta, aperta kaj akra", tiu ĉi renkontiĝo kun la rusia gvidanto estante "ne amika vizito".

14-a de aprilo

Rusia flagŝipa krozoŝipo Moskva sinkis post eksplodo ĉe la marbordo de Ukrainio.

17-a de aprilo

Rusiaj trupoj klopodas devigi la ceterajn defendantojn de la Azovstal-fabriko kapitulaci per grandaega pafforto por eviti multekostajn malbaradoperaciojn, sed la ceteraj ukrainiaj defendantoj ŝajnas finpretigi finbatalon. Rusioj ankaŭ daŭrigas sian plifortikiĝon ĉirkaŭ Izjum sed ne faris ajnajn ofensivajn operaciojn. Serio de rusiaj aeratakojoj en Ĥarkivo mortigas kvin civilulojn kaj vundas 13. Milita fabriko ĉe la periferio de Kievo ankaŭ estis celita de la rusia aerarmeo.

22-a de aprilo

Rusa generalmajoro, kaj portempa komandanto de la Rusa Centra Armea Distrikto, Rustam Minnekajev asertis, ke la celo de la "dua fazo" de la invado de Ukrainio estas plene transpreni Donbason kaj sudan Ukrainion kaj establi terkoridoron kun Ĉednestrio kaj indikas ke Rusio povus ataki la havenurbon Odeso aŭ lanĉi ekonomian blokadon de la regiono. Li aldonis, ke ekzistas "pruvo, ke la ruslingva loĝantaro estas subpremata" en Ĉednestrio sen doni pliajn detalojn pri liaj akuzoj. La Ministerio pri Defendo de Ukrainio refutis tion kaj akuzis Rusion pri imperiismo.

26-a de aprilo

La batalado koncentriĝas en Donbaso en orienta Ukrainio, sude de Izjum, oriente de Kramatorsko, kun malmulte da progreso de la rusia armeo. Ĉirkaŭ 40 ŝtatoj kunvenis en la usona Aera Bazo de Ramstein en Germanio por taksi la armeajn bezonojn de Ukrainio. Temas pri NATO-membrolandoj, kaj ankaŭ landoj en Azio kaj Mezoriento.

28-a de aprilo

La ĝenerala sekretario de UN António Guterres renkontas la prezidanton Zelenskij kaj vizitas Borodjanka, Buĉa kaj Irpin. Dum lia ĉeesto en Kievo, misilo trafis la malsuprajn etaĝojn de 25-etaĝa loĝkonstruaĵo en proksima kvartalo, vundante almenaŭ 10 homojn kaj mortigante unu, laŭ ukrainaj oficialuloj.

Majo 2022

5-a de majo

Dmitrij Peskov agnoskis, ke la subteno de okcidentaj landoj bremsas la rusian ofensivon en Ukrainio, sed ke ĝi ne povas "malhelpi [Rusion] plenumi siajn celojn". La sturmo al la metalurgia fabriko Azovstal pludaŭras.

7-a de majo 2022

La guberniestro de la ukraina regiono Ĥarkivo raportas plurajn bombadojn, unu el kiuj kaŭzas fajron kiu detruas preskaŭ la tutan literaturan memormuzeon de Hrihorij Skovoroda.

12-a de majo

Rusio minacis Finnlandon pri "arme-teknika" respondo post kiam ĝiaj gvidantoj anoncis sian deziron aliĝi al NATO "sen prokrasto" sub la influo de la milito en Ukrainio.

14-a de majo

Post 2 monatoj da okupado de la rusia armeo kaj 10 tagoj da batalado, la Batalo de Ĥarkivo finiĝas, la urbo estas liberigita fare de ukrainaj trupoj, kiuj reakiris parton de la landlimo kun Rusio en la regiono. La rusiaj trupoj tiam estis puŝitaj reen 40 kilometrojn orienten de Ĥarkivo.

15-a de majo

Laŭ la vic-ĝenerala sekretario de NATO, Mircea Geoană, la rusia invado "perdas impeton", Ukrainio "nun povas venki ĉi tiun militon". La brita defendministro taksis, ke Rusio verŝajne perdis trionon de siaj fortoj deplojitaj ekde februaro.

17-a de majo

Laŭ rusiaj aŭtoritatoj, 265 ukrainiaj batalantoj fortikigitaj en la Azovstal ŝtalfabriko, la lasta bastiono de ukrainia rezisto en Mariupol, kapitulacis al la rusaj trupoj kaj estis kaptitaj. 53 vunditoj estas translokigitaj al hospitalo situanta en la areo kontrolita de la separistoj kaj la rusia armeo. Ukraina vicministro pri defendo Ganna Maljar klarigis, ke la batalantoj poste devus esti reptransportitaj al ukrain-kontrolita teritorio per interŝanĝo de kaptitoj

20-a de majo

Detruo de la Palaco de la Kulturo en Lozova, 20-a de majo 2022

Rusio trafis per misiloj la konstruaĵon de la Palaco de Kulturo en Lozova en la Ĥarkiva provinco. Zelenskij kondamnis la atakon, priskribante ĝin kiel "absolutan malbonon" kaj "absolutan stultecon".

27-a de majo

Bataladoj plu okazas en Donbaso, rusiaj trupoj provas ĉirkaŭi la urbon Severodonecko kaj malrapide progresas. Laŭ la civila kaj milita ĉefadministranto de la urbo, inter 12000 kaj 13000 loĝantoj (el 100 000 antaŭ la milito) ankoraŭ ĉeestas la urbon, kies 85-90% de la konstraĵoj necesos gravan renovigon aŭ tutan rekonstruadon.

Pli ol 4.000 civiluloj el kiuj 200 infanoj estis mortigitaj en Ukrainio ekde la komenco invado la 24-an de februaro kaj la vera nombro verŝajne estas multe pli alta, asertis la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.

Kadre de la blokado de la ukrainiaj havenoj fare de la rusia mararmeo, dum konversacio kun la itala ĉefministro Mario Draghi, Vladimir Putin asertis ke Rusio pretas "fari signifan kontribuon al venkado de la manĝkrizo per la eksportado de greno kaj sterko, kondiĉigita de la forigo fare de la Okcidento de politike motivitaj sankcioj". Kunlabore kun Pollando, Germanio klopodas krei "fervojan ponton" por helpi Ukrainion eksporti siajn cerealaĵojn tra la germanaj havenoj.

28-a de majo

Rusio prenas la urbon Liman en la Luganska provinco. La grandurbo estas de strategia graveco ĉar ĝi havas ŝoseajn kaj fervojajn pontojn kiuj transiras la riveron Donec.

29-a de majo

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Zelenskij en Ĥarkivo, 29-a de majo 2022

La Prezidanto Zelenskij vizitis Ĥarkivon, markante sian unuan oficialan viziton ekster Kievo ekde la komenco de la milito.

31-a de majo

Ukrainio asertis esti alfrontinta limigitan kontraŭofensivon en la norda parto de Ĥersona provinco. Rusiaj trupoj laŭdire lanĉis kelkajn atakojn dum la pasintaj 48 horoj kontraŭ ukrainiaj pozicioj proksime de la Rivero Inhulec, ŝajne sen progreso de ambaŭ flankoj.

Junio 2022

1-a de junio

Joe Biden konfirmis, ke Usono transdonus modernajn multoblajn lanĉajn raketsistemojn (MLRS), kiel ekzemple la M142 HIMARS, al Ukrainio755. Gazpromo ĉesis provizi Danion per gaso. Germana kanceliero Olaf Scholz diris, ke Germanio liverus Ukrainion per modernaj grund-aeraj misiloj por protekti urbojn kontraŭ rusiaj aeratakoj.

2-a de junio

La Usona Kiberspaca Strabo konfirmis ke ĝi plenumis ciferacajn operaciojn nome de Ukrainio. Generalo Paul Nakasone, la komandanto de USCYBERCOM, deklaris, "Ni faris serion de operacioj trans la plena spektro: ofensivaj, defensivaj, [kaj] informoperacioj."

4-a de junio

Putin estis intervjuita de la televidkanalo Россия-1. Li estis pridemandita pri eblaj "liveroj de longdistancaj misiloj al Kievo". Li respondis, "Se ili estas liveritaj, ni eltiros konvenajn konkludojn el tio kaj uzos niajn proprajn armilojn, de kiuj ni havas sufiĉe, por frapi tiujn instalaĵojn kiujn ni ankoraŭ ne celas." Li ankaŭ komentis la provizoj de M270 MLRS kaj M142 HIMARS, dirante, "Ni komprenas ke ĉi tiu provizo [de modernaj raketsistemoj] de Usono kaj iuj aliaj landoj estas intencita kompensi la perdojn de tiu milita ekipaĵo. Ĉi tio estas nenio nova. Ĝi ne esence ŝanĝas ion ajn." Prezidanto Putin plue asertis ke Rusio trovis ukrainajn armilojn kaj "krakis ilin kiel juglandojn"

8-a de junio

La Ĉefrabeno de Moskvo, Pinchas Goldschmidt, fuĝis el Rusio al Hungario post rifuzo publike subteni la militon en Ukrainio.

10-a de junio

La vicestro de la ukrainia armea spionado asertis, ke Ukrainio preskaŭ elĉerpas sian municion.

La proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova priskribis la reagon de Britio al la juĝo de la anglaj militkaptitoj Aiden Aslin kaj Shaun Pinner kaj ilia kondamno al morto, en la urbo Donecko, "histerian". En tvitera mesaĝo publikigita komence de la posttagmezo, la brita ekterafera ministro Liz Truss parolis pri "la liberigo de militkaptitoj tenitaj de rusiaj prokuristoj": "La juĝo kontraŭ ili estas evidenta malobservo de la Konvencio de Ĝenevo", "Unuiĝinta Reĝlando daŭre subtenas Ukrainion kontraŭ la barbara invado de Putin".

17-a de junio

Malsukcesaj teratakoj estas lanĉitaj de la rusioj kontraŭ Severodonecko kaj ĝia sudorienta periferio. Ukrainiaj trupoj faras kontraŭofensivan nordokcidente de Izjum por tiri rusajn trupojn for de ofensivaj operacioj direkte al Slovjansko kaj interrompi rusiajn provizoliniojn. Ukrainiaj trupoj kaj aerarmeo frapis rusian loĝistikon kaj fortikaĵojn en suda Ukrainio, kun lokaj bataladoj daŭrantaj. Rusiaj trupoj daŭre regrupiĝas kaj transportas dungitaron al Zaporiĵa provinco por konservi defendajn poziciojn laŭ la frontlinio.

Ukrainiaj fontoj raportas, ke Kremlo maldungis la komandanton de la rusiaj aeraj trupoj, generalo-kolonelo Andrej Serdjukov, pro sia rolo en la malsukcesa batalo de la flughaveno Hostomel ĉe la komenco de la invado.

19-a de junio

La Rusia Defenda Ministerio asertas, ke ĝi trafis komandejon proksime de Dnipro per pluraj Kalibr-misiloj kaj ke "pli ol 50 ukrainaj armegeneraloj kaj oficiroj estis mortigitaj pro la atako"

21-a de junio

Rusio alvokis la EU-ambasadoron en Moskvo pro la malpermeso de Litovio de iuj varoj trajniri al Kaliningrado el Rusio. La rusia eksterafera ministerio asertis: "Rusio rezervas al si la rajton agi por protekti siajn naciajn interesojn", kvalifante tion "senprecedenca" kaj "kontraŭleĝa". La litova ministro pri eksteraj aferoj Gabrielius Landsbergis respondis: "Litovio nenion faras: estas eŭropaj sankcioj kiuj ekfunkciis de la 17-a de junio... Tio estis farita kun konsulto de la Eŭropa Komisiono kaj laŭ gvidlinioj de la Eŭropa Komisiono."

24-a de junio

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Loĝejo kaj Komunuma Kolegio de Ĥarkiva Nacia Universitato de Urba Ekonomio post rusia raketa frapo la 20an de junio 2022

Ukrainiaj oficialuloj anoncas, ke iliaj fortoj faras siajn lastajn klopodojn en la industria zono de Severodonecko antaŭ ol retiriĝi el la urbo. Ekde tiam Rusio regas la tutan urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Ukrainiaj trupoj daŭre lanĉas kontraŭofensivajn operaciojn laŭ la limo de Ĥersona provinco kaj Dnipropetrovska provinco kaj minacas rusiajn trupojn en la grandurbo de Ĥersono. En la urbo estas raportitaj ankaŭ agoj de ukrainiaj rezistantoj celantaj rusiajn kunlaborantojn.

26-a de junio

Rusio lanĉis 14 misilojn al Kievo, inkluzive de kelkaj X101-misiloj el Tu-95 kaj Tu-160 bombaviadiloj super la Kaspia Maro, difektante loĝkonstruaĵojn kaj infanĝardenon. Ĉi tiuj estas la unuaj atakoj celantaj la ĉefurbon post tri semajnoj, mortigante unu personon kaj vundante ses aliajn.

27-a de junio

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Superbazaro de Tremenĉuk post rusia misila atako, 27-a de junio 2022

La Rusiaj Armitaj Fortoj pafis misilojn kontraŭ superbazaro Amstor en la ukrainia urbo Kremenĉuk, Poltava provinco. La atako mortigis almenaŭ dudek homojn kaj vundis almenaŭ 56.

28-a de junio

Dmitrij Peskov, proparolanto de Vladimir Putin asertis: "La ukraina flanko povas fini (la konflikton) ene de unu tago. Oni devas ordoni al naciismaj trupoj demeti la armilojn, al ukrainaj soldatoj oni ordonu demeti la armilojn kaj plenumi ĉiujn kondiĉojn starigitajn de Rusio. Tiam ĉio finiĝos en unu tago"

Kunvenante en Germanio, la ŝtatestroj de la Grupo de la sep kune deklaris ke "La blindaj atakoj kontraŭ civililuoj konsistigas militkrimon", "La Rusia prezidanto Vladimir Putin, kaj la aŭtoritatuloj prirespondecos", kaj ke "(Ni) daŭre provizos al Ukrainio financan, humanitaran, diplomatian kaj militan helpon, tiom longe kiom necese"

30-a de junio

Rusiaj aŭtoritatoj anoncis la retiron de siaj trupoj el la Serpento-insulo, "kiel signo de bonvolo", kadre de la prognozebla manĝkrizo, la "celoj fiksitaj" surloke estinte "realigitaj". Laŭ la proparolanto de la rusia defenda ministerio, "Rusio ne kontraŭas UN-klopodojn por krei humanitaran koridoron por eksporti grenan produktadon el Ukrainio", "Tiu ĉi decido malhelpos al Kievo la spekuladon pri baldaŭa manĝkrizo asertante, ke estas neeble eksporti grenon pro la tuta regado de Rusio super la nordokcidenta Nigra Maro." Siaflanke, la ukraina armeo rapide gratulis sin pro "devigi la fortojn de Moskvo, nekapablaj elteni la fajron de [ĝia] artilerio kaj [ĝiaj] aviadilatakoj".
Laŭ la brita defenda ministerio, "Tre verŝajne Rusio retiriĝis el Serpento-Insulo pro la izoleco de la garnizono kaj ĝia kreskanta vundebleco al ukrainiaj atakoj, prefere ol kiel "bonvola gesto", kiel ĝi nomis ĝin."

Julio de 2022

1-a de julio

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Detruita loĝkonstruaĵo en Sergejevka, 1-a de julio 2022

Rusia misilatako al loĝkonstruaĵo en Sergejevka, regiono de Odeso, mortigis minimume 21 civilulojn, kaj vundis 38 aliajn, el kiuj 6 infanoj kaj unu graveda ino, laŭ ukrainiaj aŭtoritatoj.

4-a de julio

Rusaj trupoj plifirmigas teritorian kaj administran kontrolon de Severodonecko kaj Lisiĉansko. Ili daŭrigis siajn ofensivajn operaciojn oriente de Baĥmut por pretiĝi por la progresoj al Bakhmout kaj Siversk kaj aranĝis limigitajn kaj malsukcesajn atakojn norde de la grandurbo de Ĥarkivo. Ukrainia rezista agado celas rusiajn fervojajn liniojn ĉirkaŭ Melitopolo kaj Tokmak.

7-a de julio

La rusia Ministerio pri Defendo konfirmas la funkcian paŭzon de rusiaj trupoj por ripozi kaj rekonsistiĝi. Tamen, ili daŭrigas siajn klopodojn avanci direkte al Slovjansko el la sudoriento de Izjum.

9-a de julio

Raketoj lanĉitaj fare de rusiaj trupoj trafis loĝkonstruaĵon en Ĉasiv Jar, apud Baĥmut, mortigante almenaŭ 48 homojn

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Post la atako en Ĉasiv Jar, 9-a de julio 2022

13-a de julio

Nord-Koreio agnoskas la sendependecon de la Donecka Popola Respubliko kaj la Luhanska Popola Respubliko.

La LPR Enlanda Ministerio raportas ke siaj soldatoj kaj rusiaj soldatoj eniris Siversk-on

16-a de julio

Dum trupinspektado ĉe komandejo en Donbaso, rusia defendministro Sergej Ŝojgu ordonis al soldatoj plifortigi operaciojn "en ĉiuj operaciaj direktoj" en Ukrainio, sugestante ke la rusia armeo verŝajne ĉesigas la "operacia paŭzo" laŭ la frontlinioj.

17-a de julio

Laŭ brita stabestro Tony Radakin, la rusia armeo perdis 50 000 soldatojn mortigitajn aŭ vunditajn, same kiel preskaŭ 1 700 tankojn kaj preskaŭ 4 000 batalveturilojn, t.e. perdo de pli ol 30% de la rusiaj terarmeaj fortoj.

18-a de julio

Laŭ la brita defendministerio, rusiaj trupoj alfrontas "dilemon inter deplojado de rezervoj en Donbaso aŭ defendi kontraŭ ukrainiaj kontraŭatakoj en la sudokcidenta sektoro de Ĥersono".

20-a de julio

Sirio oficiale rompas diplomatiajn rilatojn kun Ukrainio. Rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov asertis, ke Rusio vastigos armeajn operaciojn en Ukrainio preter Luhanska kaj Donecka provincoj.

22-a de julio

Rusio kaj Ukrainio subskribis interkonsenton intertraktita de UN kaj Turkio por liberigi grejneksportojn blokitajn en la havenoj de Ukrainio. Litovio ĉesigis la malpermeson de transporto de sankciitaj varoj al Kaliningrado, de Rusio, per fervojo super litova grundo. Laŭ ukrainiaj fontoj, ukrainiaj trupoj ĉirkaŭis proksimume 1 000 ĝis 2 000 rusiajn soldatojn proksime de Visokopilja en la Ĥersona provinco.

23-a de julio

La 23-an de julio, malpli ol tagon post subskribo de grena eksportinterkonsento kun Ukrainio, Rusio lanĉis Kalibr-misilojn ĉe la Odesa mara komerca haveno. Laŭ Ukrainio, du el la kvar misiloj estis kaptitaj. Rusiaj oficialuloj deklaris al Turkio ke Rusio havis "neniun rilaton" kun la misilatako sed la sekvan tagon, Igor Konashenkov, proparolanto de la Rusa Defendministerio, konfirmis la atakon, asertante ke ĝi detruis ukrainian batalŝipon kaj stokejon de Harpoon-kontraŭŝipmisiloj. La tagon poste, Oleksej Vadaturskij, estro de cerealaĵa firmaego, mortis pro la bombardo de sia hejmo apud Mikolajivo.

29-a de julio

Tvitera mesaĝo de la Rusia Ambasado en Britio afiŝita la 29-an de julio deklaris ke "Azovaj aktivuloj meritas esti ekzekutitaj, ne per ekzekuttrupo, sed per pendumo, ĉar ili ne estas veraj soldatoj. Ili meritas humiligan morton.". Kelkajn horojn poste, eksplodo okazis en Olenivka malliberejo, apud Donecko, mortigante, laŭ RIA Novosti, 40 ukrainiajn militkaptitojn kaj vundante 75. La ĉefa stabo de Ukrainio deklaris ke la atako estis farita fare de Rusio por kaŝi la torturadon kaj ekzekutojn de ukrainiaj militkaptitoj. La aserto nun estas de pli ol 50 ukrainiaj militkaptitoj mortigitaj, inkluzive de kaptitaj membroj de la Azov-bataliono kaptitaj ĉe Mariupolo. Rusio asertis ke la malliberejo estis trafita per HIMARS-misiloj kaj elmontris fragmentojn de la raketo kiel pruvo. Ukrainio petas de UN kaj Ruĝa Kruco enketon. La Ruĝa Kruco petis rusajn oficialulojn pri aliro al la Olenivka kaptitejo, sed neniu respondo estis ricevita.

31-a de julio

DNR-oficialuloj asertis ke ukrainiaj soldatoj bombardis la urbocentron de Donecko per obusoj kaj per PFM-1 kontraŭpersonaj terminoj, 1 homo mortis.

Aŭgusto 2022

1-a de aŭgusto

La unua ŝipo kun greno forlasis Odeson laŭ la interkonsento de UN kaj Turkio intertraktita inter Ukrainio kaj Rusio por eksportado de manĝaĵo el Ukrainio (2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion  Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.).

4-a de aŭgusto

Amnestio Internacia akuzis Ukrainion je malobservo de la internaciaj militleĝoj metante armilojn kaj tendarojn en civilajn areojn kun "armeaj bazoj aŭ dense arbarkovritaj areoj proksime", tiel endanĝerigante civilulojn. Zelenskij rebatis dirante, ke tiuj asertoj provas oferti "amnestion al la terorista ŝtato kaj ŝanĝi la respondecon de la agresanto al la viktimo".

5-a de aŭgusto

Rusio kaj Ukrainio akuzis unu la alian plo bombardo de la nuklea centralo de Zaporiĵo, la obusoj trafinte elektrajn kablojn kaj deviginte la teknikistojn malkonekti unu reaktoron.

Laŭ rusiaj amaskomunikiloj, nord-koreiaj respondeculoj proponis disponigi al Rusio 100 000 volontulaj soldatoj por la milito. La oferto estas esplarata de rusiaj aŭtoritatoj.

9-a de aŭgusto

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion 
Ekspodoj en Novofedorovko, 9-a de augusto 2022

Serio de grandaj eksplodoj okazis ĉe la milita flughaveno Saki en la urbo Novofedorovko, Krimeo, 220 km for de teritorio regata de Ukrainio. Rusaj aŭtoritatoj klarigis la eksplodojn kiel rezulto de akcidento, kaj deklaris ke unu persono estis mortigita, pli ol dekduo vunditaj. Altranga ukraina armea oficialulo anonime deklaris ke ukrainiaj specialaj fortoj kaj partizanoj prirespondecis. La morgaŭon estis publikigitaj sputnikaj bildoj de la sekvoj de la eksplodoj, per kiuj esploristoj de la grupo Oryx konfirmis la detruon/difekton de 10 rusaj militaviadiloj en la aerbazo.

10-a de aŭgusto

Laŭ la prezidanto de la Dnipropetrovska provinco, 13 civiluloj mortis pro noktaj rusiaj bombardoj en sia regiono.

16-a de aŭgusto

Eksplodoj estis raportitaj ĉe armildeponejo ĉe Maiske, en Ĝankoja distrikto, norda Krimeo. Du homoj estis vunditaj. Rusiaj oficialuloj asertis, ke ĝi ŝuldiĝis al fajro. Ukrainia oficialulo deklaris, ke la eksplodoj estas "senarmeigo en ago". Relservo estis haltita kaj 2 000 homoj estis evakuitaj. La Rusia Defendministerio kulpigis "sabotadon" pri la eksplodo.

Fajro ankaŭ okazis ĉe elektra centralo en Ĝankojo.

Nigra fumo estis vidita super rusia aerbazo ĉe Gvardejsko, norde de Simferopolo en centra Krimeo. Ukraina Prezidenta konsilisto nomis tion "nur la komenco".

18-a de aŭgusto

Du rusiaj misilatakoj trafis loĝejojn en Ĥarkivo, motigante 11 homojn kaj vundinte 37.

En Lvivo okazis triflanka renkontiĝo inter ĝenerala sekretario de UN António Guterres, turkia prezidento Recep Tayyip Erdoğan kaj ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij. Temoj diskutitaj en la renkontiĝo inkludis la sekurecon de la Zaporiĵa nuklea centralo, la grenan eksportan interkonsenton kaj la interŝanĝon de militkaptitoj.

24-a de aŭgusto

La 24-an de aŭgusto 2022, rusaj trupoj lanĉis misilatakon kontraŭ la stacio Ĉapline, rezultigante la morton de 25 homoj, inkluzive de du infanoj. La servaĵokonstruaĵoj de la stacio estis detruitaj.

27-a de aŭgusto

Rusiaj kaj ukrainiaj aŭtoritatoj plue akuzas unu la alian pri bombado de la atomcentralo de Zaporiĵo.

29-a de aŭgusto

Ukrainio anoncas la komencon de kontraŭofensivo en la Ĥersona provinco

Septembro 2022

1-a de septembro

Inspektistoj de IAEO alvenis en la atomcentralo de Zaporiĵo.

Referencoj

Tags:

2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Februaro 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Marto 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Aprilo 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Majo 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Junio 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Julio de 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Aŭgusto 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Septembro 20222022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion Referencoj2022 Kronologio De La Invado De Rusio En Ukrainion202224-an de februaroInvado de Rusio en Ukrainion (2022)Vladimir Putin

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

AmoroMidzadoAlbert EinsteinSokotroLuiso Orione2013Anton Raphael Mengs13-a de novembroVivniveloĜermolisto de francaj esperantistojNiĝerioAbrud-SatMohamedoÉdith CressonPilgrimantoj irantaj al preĝejoRokokoAŭstralioGrupa seksumadoSveda lingvoŜmalcoVieux-Thann-ZI (stacidomo)KenaoArkeologioBerlinoIsraeloOficialaj aldonojGreta ThunbergMasturbadoNaturalismoSirioSaid BaluĉiMisiista pozicioInternacia VarnumeroKlitoroPafo (urbo)Giorgia MeloniCiklopentanoRuĝa KrucoLatinigo de bulgara lingvoAnusa seksumadoChuck SmithAdidas Al Rihla (pilko)Mallongigoj uzataj en babilejoMartin Luther KingTTTEkspresionismo2024Duarangaj seksaj karakterojNudismoAli ĤameneiK.E.P.AntaŭromantismoReganta Korpo de la Atestantoj de JehovoFrapetoAteaWikipediawiki.phtmlMoixent (stacidomo)23-a de apriloSerio John J. MalonePafosoTokipono19a jarcentoŜivoIslama ŜtatoInforma teknologioTTero🡆 More