Augustin de LESTRANGE (naskiĝinta la 19-an de januaro 1754 en Colombier-le-Vieux, Ardèche, mortinta la 16-an de julio 1827 en Liono) estis franca pastro, trapisto, ordenreformanto kaj klostrofondinto.
Augustin de Lestrange | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1754 en Colombier-le-Vieux |
Morto | 16-an de julio 1827 (73-jaraĝa) en Abbaye Notre-Dame de la Consolation de Vaise |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Post ordinacio en 1778 en la Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo li iĝis en 1780 ĝenerala vikario de Vienne. Pro eniro ordena ĉe la cistercianoj de Soligny-la-Trappe li evitis la episkopecon; tie li iĝis vicprioro kaj estro de la novicoj. Persekuton li fuĝis irante en 1791 kun samideanoj en Svislandon; fare de la aŭtoritatoj de Friburgo li ricevis la permeson setligi 24 trapistojn en la iama kartuzio de Val-de-Charmey (Vallis Sancta). En 1791 li ekprioris kaj en 1795 ekabatis.
Sub lia gvidado multaj frokuliĝemoj venis inter kiuj multaj rifuĝintoj kio necesigis novajn klostrofondojn, ekz. je Sembranĉer (la unua virina monaĥejo laŭ reformkonceptoj de La Trappe). Krome Lestrange fondis trian ordenon por pedagogoj. En 1798 la trapistoj devis forlasi Svislandon. Lestrange arigis getrapistojn kaj gelernantojn (254 personojn) ĉirkaŭ si por konduki ilin tra Suda Germanujo, Aŭstrio, Rusio kaj reen Germanujon kio trafe titoliĝis monaĥa [[odiseo]. Inter 1802 kaj 1811 li reaktivis ĉe Vallis Sancta antaŭ ol provi fondi monaĥejojn en Usono en 1813 kaj en Britio. Post reveno al Soligny-la-Trappe li faris senlace multajn inspektadojn. En 1825 li akuzitis en Romo pro misuzo de aŭtoritato kaj troigita severeco. Lia tuja morto antaŭis potencan senigon. Liajn ideojn reformojn li surpaperigis en 1794 ĉe Réglements danke al kiuj eblis la postvivo kaj renovigo de la trapista ideo en al 19-a jarcento.
Patrick Braun: "Lestrange, Augustin de", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz, (tie ĉi interrete)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Augustin de Lestrange, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.