Atleto (el la greka αθλος = konkurso) estas sportista homo kaj konkuristo pri atletismo.
En Antikveco atleto estis konkuristo, kiu partoprenis la olimpikon. Dum la 5-a jarcento a.K. la batalludo iĝis pli kaj pli profesia en Grekio, kaj atletiko iĝis lerteco, kies ellernado kaj praktiko postulis specifan vivmanieron kaj obeis apartajn regulojn.
En Romio aperis la unuaj en Grekio dungitaj atletoj en 186 a.K.. Dum la roma imperiestreco atletoj estis organizitaj en gildoj, kiuj ekzistis en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj de la imperio. En Romo mem, atletaj konkursoj iĝis pli kaj pli ŝatataj.
Nuntempaj atletoj estas profesiaj sportistoj (praktikante iun sporton, kaj ne necese pri atletismo) kun specifa vivomaniero kaj trejnmetodoj. Ili estas subtenitaj de tuta prizorgantaro, inter ili: trejnisto, masaĝistoj, helpantoj, kuracistoj, Wiki Esperantopsikologoj ktp.
Kun figura senco, atleto estas forta viro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Atleto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.